From Wikipedia, the free encyclopedia
La Krestogarolo aŭ Platilofo (Platylophus galericulatus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kvankam tiu atribuo ne estas entere certa. Ĝi estas monotipa, tio estas ununura specio en la genro Platylophus. La Krestogarolo estis tradicie inkludita en la Korvedoj, sed ĝi povas ne esti vera membro de tiu familio, probable pli proksima al la kaskolanioj (Malakonotedoj) aŭ lanioj (Laniedoj); ĝi plej bone estu konsiderata Corvoidea incertae sedis (necerta loko) por tuja estonteco.[1][2]
Krestogarolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Krestogarolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Platylophus galericulatus (Cuvier, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas malgranda birdo tute ĉu malhelbruna ĉu nigra kun du videbla karakteroj: tre elstara kresto kaj tre kontrasta blanka larĝa strio kiel kolumo (escepte antaŭe).
Ili troviĝas en Sudorienta Azio nome en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montetoj. La specio estas minacata pro perdo de habitato. La birdoj el insuloj Sumatro kaj Borneo formas distingan subspecio, diference el tiuj de la kontinento kaj laŭ plumaro kaj laŭ voĉo. Tiuj diferencoj povus sufiĉi por disigo – kiu sendube metus la insula formo en la listo de endanĝeritaj specioj.
Ili moviĝas en etaj grupoj tra malalta tavolo de la arbaro. Ili estas bruemaj kaj adoptas tre starajn sintenojn, sed estas malfacile videblaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.