Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre FLAGEUL [flaĵöl] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1878 en Maumusson apud Nantes) estis franca esperantisto, oficisto en la nacia monfabrikejo kaj, flanke, profesoro de stenografio.
Pierre Flageul | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1878 (146-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li tre interesiĝis pri stenografio, gvidis kursojn, fondis societojn, kunlaboris al multaj stenografiaj gazetoj, adaptis la sistemon Duployé al la skribo Braille kaj poste al Esperanto. Li gvidis kursojn Esperantajn en Paris kaj la ĉirkaŭo, faris konstantan propagandon en la stenografiaj medioj per multaj artikoloj, per paroladoj, kursoj, proponoj favoraj al Esperanto en francaj kaj internaciaj kongresoj. Li verkis, skribis kaj presis mem multajn lernolibrojn kaj propagandilojn; li eldonis gazeton Fluganta Skribilo. Komence de la 1930-aj jaroj estis fondita societo "Stenografa Instituto Tutmonda" (STT), kiu celas disvastigon de la Stenografio Duployé-Flageul. Li estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Pri Methode de Stenographie Esperantiste et de stenographie française
|
Pri Doktoro Pierre Corret.
|
Pri Esperanta Stenografo laŭ la sistemo Duploye.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.