franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
D-ro med. Pierre CORRET [kore'] (naskiĝis la 11-an de marto 1881[1] en Parizo; mortis la 7-an de aŭgusto 1936 samloke) estis franca esperantisto, kuracisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Pierre Corret | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1881 |
Morto | 7-an de aŭgusto 1936 (55-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 8028 |
Corret verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn.
De 1908 ĝis 1911 li estis ĝenerala sekretario de SFPE. Li verkis en diversaj Esperantistaj gazetoj, kaj precipe en Lingvo Internacia, kie, kun Théophile Cart, li energie atakis Idon, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Carlo Bourlet pri la vortaro franca-Esperanta de Grosjean-Maupin.
Kiel sciencamanto, li verkis en Internacia Scienca Revuo kaj turnis sian atenton precipe al la radio. Li prezidis Internacian Radio-Asocion (fonditan en 1924) kaj estis ĉefredaktoro de "Internacia Radio-Revuo" 1926.
Krom multajn artikolojn, kelkajn broŝurojn kaj sian tezon, li verkis:
Ekde 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1920 Akademiano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.