From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter Gülke (naskiĝis la 29-an de aprilo 1934 en Vajmaro) estas germana dirigento, muziksciencisto kaj primuzika verkisto.
Peter Gülke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1934 (90-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Teknologia Universitato Berlino Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | muzikisto universitata instruisto dirigento muzikologo |
De Peter Gülke ekzistas kompletaj sonregistraĵoj de la simfonia fragmentoj de Franz Schubert kun la Ŝtata Orkestro je Dresdeno samkiel de verkoj de Schönberg, Berg kaj Webern kun la ĉambrorkestro de la Juna Germana Filharmonio, de la opero "Der Schuhu und die fliegende Prinzessin" de Udo Zimmermann (li direktis ĝian unuan prezentadon). Krom tio ekzistas sonregistraĵoj de muziko de la kortego de Anna Amalias (Anna Amalia de Brunsvigo-Wolfenbüttel, Ernst Wilhelm Wolff, Johann Friedrich Reichardt, Carl Eberwein, Franz Seraph von Destouches) kaj de verkoj de Beethoven, Britten, Tadeusz Baird, Georg Anton Benda, Aleksandr Glazunov, Volker David Kirchner, Ulrich Leyendecker, Ravel, Schumann, Aleksandr Ĉerepnin kaj Schreker.
Li estas eldonanto de simfonioj de Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven kaj Franz Schubert (simfoniaj fragmentoj), de la memoraĵoj de André-Ernest-Modeste Grétry kaj de la muzikaj traktaĵoj de Jean-Jacques Rousseau.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.