From Wikipedia, the free encyclopedia
Citrus × latifolia, persa lemonujo[mankas fonto] aŭ tahitia lemonujo[mankas fonto] estas citronsimila planto el la genro citruso (Citrus). Teknike ĝi estas klasifita kiel acidlimedo same kiel la limeujo (Citrus aurantifolia)
Tahitia lemono aû Persa lemono[mankas fonto] | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus × latifolia | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tia acidlimedujoj kreskas ĉefe en la subtropikaj aŭ tropikaj regionoj de la mondo, kie la fruktoj estas uzataj samkiel citrono. En la mezepoko la fruktoj venis kun la krucistaj ekspedicioj al Italio kaj de tie al Francio kaj Hispanio.
La ĉiamverda arbo kreskas ĝis 5 - 6 metroj. Ĝi havas ĉe la branĉoj 1 cm longaj dornoj. La folioj estas malhelverdaj. La folilimbo grandas 6–7 × 10–13 cm (latifolius = larĝfolia). La folirando estas iomete segildenta. La floroj estas blankaj , kvar- ĝis kvinfoliaj, ĉ. 3 cm grandaj kaj staras plurope en la foliakseloj.
La arbo taŭgas ankaŭ kiel tinplanto, produktante ĉiujare multajn aromajn fruktojn. La fruktoj evoluiĝas partenogeneze. La tempo por maturiĝo (marto ĝis decembro) estas multe malpli longe ol ĉe citrono.
La frukto havas verdan ŝelon, kiu fariĝas maturege palflava. Ĝi estas 5 cm granda kaj havas acidan karnon, kiu estas dividita en 9 ĝis 11 segmentoj. Male al la aliaj citrusfruktoj tiu lemono ne estas senŝeligebla. La karno estas palverda. La bero estas preskaŭ sensema, ĉar ĝi estas sterila pro la kvarploida kromozomaro.
Kiel la vera citrono ( Citrus lemon) ĝi estas uzata por fari sukon kaj volatilajn oleojn. Konataj trinkaĵoj surbaze de similaj acidcitrusoj estas Caipirinha, Daiquiri kaj Mojito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.