municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Peniche (portugallingva prononco: [pɨˈniʃ(ɨ)], en Esperanto Peniĉe aŭ Peniĉo) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Leiria, regiono Centra, Portugalio, kun ĉirkaŭ 26 431 loĝantoj (2011).
Peniche | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio type locality (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2520 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 753 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 358 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 22′ N, 9° 23′ U (mapo)39.362833333333-9.3887222222222 [+] | ||||
Areo | 77,55 km² (7 755 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Peniche [+] | |||||
La municipo limas oriente kun Óbidos, sude kun Lourinhã kaj havas marbordon al Atlantiko okcidente kaj norde. Ĝi okupas la Duoninsulon de Peniche, en kies pinto estas la kabo Carvoeiro (kun lumturo), kaj la insuloj Berlengoj.
Peniche estas la plej okcidenta loĝloko de Kontinenta Eŭropo.
Peniche havas etendajn strandojn norde kaj sude de la duoninsulo. La norda strando etendiĝas trans Baleal ĉirkaŭ 3 km, en etendo de ĉirkaŭ 9 km ĝis Foz do Arelho.
La submunicipoj de Peniĉe estas la jenaj:
La urbo estas parte ĉirkaŭita de la murego de la 19-a jarcento. En la suda flanko marborde estas la fortikaĵo nomita Fuorto de Peniche (Praça-forte de Peniche) de la 19-a jarcento, uzita kiel prizono dum la reĝimo de Oliveira Salazar, partikulare por politikaj prizonuloj. Ĝi famiĝis per la fuĝo de la komunista estro Álvaro Cunhal. La municipo iĝis vila en 1609 kaj urbo la 1an de Februaro 1988. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo ekestis referenco por praktikantoj de surfado, pro la kvalito de ties ondoj kaj ties granda etendo. Aktuale ĝi formas parton de ĉiuj grandaj cirkvitoj de surfado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.