August von PELZELN [fon pelceln] (10-a de majo 1825, Prago - 2-a de septembro 1891) estis aŭstra ornitologo. Li estis nepo de la novelistino Karoline Pichler (1769-1843).[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
August von Pelzeln
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1825 (1825-05-10)
en Prago
Morto 2-an de septembro 1891 (1891-09-02) (66-jaraĝa)
en Oberdöbling
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ornitologo
zoologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Li studis ĉe la Universitato de Vieno, kaj poste laboris kiel helpanto de la helmintologo Karl Moriz Diesing (1800-1867) en la Hof-Naturalien-Cabinet (el 1851). En 1857 li akiris respondecon kiel zorganto anstataŭe Johann Jakob Heckel (1790-1857),[1] kaj sekve okupiĝis pri la kolektoj de birdoj (1857) kaj mamuloj (1869).[2] Li laboris pri la birdoj kolektitaj de Johann Natterer en Brazilo (343 specioj).[3]

Li devis retiriĝi el la muzeo pro malsano, kaj mortiĝis ĉe Oberdöbling ĉe Vieno.

Kelkaj birdoj priskribitaj de Pelzeln estas la Oranĝbrusta facelodomo, Bluokula grundokolombo, Punktoflugila skistociklo, Ruĝkrura tinamo, Ruĝbrusta skleruro, Flavborda tolmomio kaj la Novzelanda kseniko.

Lia nomo asociiĝas kun la Pelzelna tirano (Hemitriccus inornatus).[4] Gustav Hartlaub (1814-1900) nomigis la specion de la Madagaskara grebo (Tachybaptus pelzelnii) por lia honoro;[5] Otto Finsch (1839-1917) nomigis la specion de la Ponapea sturno (Aplonis pelzelni) laŭ Pelzeln.[6]

Verkoj

  • Bemerkungen gegen Darwin's Theorie vom Ursprung der Spezies. Vienna: A. Pichler Witwe & Sohn (1861).
  • Zur Ornithologie Brasiliens, Resultate von Johann Natterers Reisen in den Jahren 1817 bis 1835, Johann Natterer, Wien, A. Pichler's Witwe & Sohn (1871). BHL
  • Beiträge zur Ornithologie Südafrikas (1882) - Kontribuo al ornitologio de suda Afriko.
  • Many papers in "Sitzungsberichte der Kaiserliche Akademie der Wissenschaften in Wien" (Sitz.K.Akad.Wiss.Wien).

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.