finna kantisto, kantokomponisto, gitaristo, basisto kaj klavarinstrumentisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Pekka Juhani "Pave" MAIJANEN (3-an de septembro 1950 – 16-an de januaro 2021) estis finna kantisto, kantokomponisto, gitaristo, basisto kaj klavarinstrumentisto. Liaj konataj kantoj estas ekzemple Lähtisitkö? kaj Pidä huolta, Jano kaj Elämän nälkä. Cetere pro sia solkariero, li estas konata pri membreco en bandoj kaj klavarinstrumentaro de Dingo kaj Hurriganes. En Eŭrovido-kantokonkurso 1992 li reprezentis sian landon kun kanto "Yamma Yamma". Maijanen ricevis sian unuan instrumenton, buŝharmonikon, estante nur 6-jara. Per ĝi li ludis siajn unuajn prezentojn. La unua bando, al kiu li apartenis, estis The Top Cats. En bando Ours li ludis ekzemple gitaron. Li ankaŭ ludis hokeon. Maijanen kantis antaŭe en angla, sed en komenco de 1980-aj jaroj li fondis bandon, kie li kantis en finna. Lia kanto Pidä huolta iĝis unu el plej grandaj ŝlagroj de jaro 1981. Li faris siajn kantojn normale mem. En 1990-aj jaroj li estis membro de bando, kies aliaj membroj estis Hector, Kirka kaj Pepe Willberg. Post partopreno en tiu bando, li provis fari novan solkarieron. Ĝi sukcesis malbone. Li kaj lia edzino Liisa havas du infanojn. Pave estis aktiva veteranohokeisto. Pave ricevis ALS-malsanon. Li mortis pro la malsano en januaro 2021. En aprilo 2021 aperis biografio de Pave.
Pave Maijanen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pekka Juhani Maijanen |
Aliaj nomoj | Pave Maijanen • Paavo Maijanen • Maija Paavonen • M. Paavonen |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1950 en Lappeenranta |
Morto | 16-an de januaro 2021 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | finna • angla |
Ŝtataneco | Finnlando |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | kantisto gitaristo muzikproduktisto drumisto kantaŭtoro |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.