germana futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul BREITNER (naskiĝis la la 5-an de septembro 1951 en Kolbermoor, Supra Bavario, do nun 73-jara) estas germana eksa profesia futbalisto, kiu aktivis por la kluboj FC Bayern München, Real Madrid kaj Eintracht Braunschweig. Kiel membro de la Germana nacia teamo de futbalo li iĝis ĉampiono de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972 kaj de la Futbala Mondpokalo 1974 en sia hejma lando Germanio. Estante temperamenta kaj foje facile koleriĝanta homo, li dum siaj profesie futbalistaj jaroj ĉiam havis adorantojn kaj kritikantojn, kaj en la amaskomunikiloj lia futbalado estis pli dispute komentita ol tiu de plej multaj aliaj germanaj futbalistoj.
Paul Breitner | |||
---|---|---|---|
plenmalantaŭulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1951 en Munkeno | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Junularaj kluboj | |||
1957–1961 1961–1970 |
SV-DJK Kolbermoor ESV Freilassing | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
1970–1974 1974–1977 1977–1978 1978–1983 | FC Bayern München Real Madrid Eintracht Braunschweig FC Bayern München | 109 (17) 84 (10) 30 (10) 146 (66) | |
Reprezentado** | |||
1968–1970 1971 1971–1982 |
Germanio | 16 ( 1) 10( 0) 48 (10) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
De 1971 ĝis 1982 li partoprenis 48 matĉojn de la germana vira nacia futbala teamo kaj atingis 10 golojn. Interalie li sukcesis pri goloj en du malsamaj mondpokalaj finaloj (1974 kaj 1982), fariĝante la dua futbalisto en la historio post Pelé kaj antaŭ Zinedine Zidane kiu sukcesis pri tio.
Ekde printempo 2007 li estas konsilisto kaj talent-serĉisto por la klubo FC Bayern München, en kiu li komencis kaj finis sian profesian futbalistan karieron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.