From Wikipedia, the free encyclopedia
Passiflora edulis aŭ Grenadilo [1] estas specio de pasifloroj. Oni kultivas ĝin en tropikaj kaj subtropikaj regionoj kaj komercas ĝian dolĉan, multseman frukton. La speci-epiteto edulis signifas „manĝebla“. Interne de la specio oni distingas diversajn kultivarojn kaj formojn; formo edulis (purpurgranadilo) kaj formo flavicarpa (flavan grenadilo), interalie, havas grandan ekonomian signifon.
Passiflora edulis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Passiflora edulis f. flavicarpa | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Passiflora edulis venis origine el Brazilo, Paragvajo kaj la norda parto de Argentino. Pro siaj fruktoj la plantoj estas kultivataj en la subtropikaj kaj tropikaj regionoj de la tuta mondo. La formo edulis estas pli malvarmtolera ol la formo flavicarpa.
Passiflora edulis estas ligna grimpoplanto (liano), kies branĉoj iĝas ĝis dek metrojn longaj. Ĝi havas ĉirojn por grimpi.
La frukto estas bero. La formo edulis havas fruktojn, kiuj estas grandaj kiel kokinovoj kaj sulkiĝas en matura stato. La formo flavicarpa havas pli grandajn fruktojn (ofte ok ĝis dek du centimetrojn longaj), kiuj mature estas glatŝelaj kaj flavaj. La interno de la bero havas sukan kaj ĝelan pulpon.
Pasifrukto
| |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 100 kkal 410 kJ | |
Karbonhidrato | 22.4 g |
- Sukeroj | 11.2 g |
- Fibro | 10.4 g |
Graso | 0.7 g |
Proteino | 2.2 g |
Akvo | 72.9 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino ekvivalento. 64 μg | 7% |
beta-karoteno 743 μg | 7% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.13 mg | 9% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 1.5 mg | 10% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.1 mg | 8% |
Foliata acido (B9-vitamino) 14 μg | 4% |
Ĥolino 7.6 μg | 2% |
C-vitamino 30 mg | 50% |
K-vitamino 0.7 μg | 1% |
Mineraloj | |
Kalcio 12 mg | 1% |
Fero 1.6 mg | 13% |
Magnezio 29 mg | 8% |
Fosforo 68 mg | 10% |
Kalio 348 mg | 7% |
Natrio 28 mg | 2% |
Zinko 0.1 mg | 1% |
Ligilo al datumoj ĉe la usona ministerio pri agrikulturo Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Oni povas manĝi la fruktojn de Passiflora edulis kiam ili estas freŝaj, aŭ fari el ili sukon. La suko de pasifrukto ennhavas sukerojn (saĥarozon, glukozon, fruktozon) kaj organikajn acidojn (citronacidon kaj pomacidon). La vitamino-C-enhavo estas averaĝe 30 ĝis 50 mg /100 ml; krome la bero enhavas niacinon kaj riboflavinon (vitamino B2).
Pasifruktoj estas vaste kultivataj en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la mondo.[2][3] Ili kutime ne toleras prujnon.[4]
La floro de la flavafrukta formo estas nesinfekundiga, sed la purpurfrukta formo estas sinfekundiga.[2] En Kalifornio kaj Brazilo oni trovis, ke la polenado de floroj estas plej efike farata de ĉarpentabeloj.[5][6] Iuj ĝardenistoj metas putriĝantajn trunkojn apud la plantoj por liveri loĝejon al la abeloj.[7] Estas tri specoj de floroj de flavaj pasifloroj, klasifikataj laŭ la kurbeco de la stiluso.[2]
La pasifrukta ligniga viruso estas unu el la plej konataj virusoj de pasifruktoj. Ĝi apartenas al la genro Potyvirus kaj povas ataki plantojn je ajna aĝo. Kiel simptomoj ĉe la folioj aperas flaviĝo kaj tordiĝo de la longo kaj formo. Ankaŭ la formo kaj grando de la fruktoj aliiĝas. La malsanaj fruktoj iĝas ŝtonecaj kaj multe malpli grandaj ol normale, kaj multaj akiras krustojn kaj fendojn. Disvastigas la viruson suktrinkaj artropodoj kiel afidoj kaj akaroj. Ne ekzistas rimedoj kontraŭ la viruso post kiam ĝi infektas la planton, sed la uzado de pura materialo por planti povas malhelpi ĝian disvastiĝon.[8]
Unu el la plej gravaj virusoj, kiuj atakas la herbojn, estas la kukuma mozaika viruso. Ĉe pasifloroj, tiu viruso aperas per flava marmorumo sur la folioj, komencante ĉe hazardaj lokoj sur la rebo sed malintensiĝante ĉirkaŭ la pinto. Vastiĝantaj folioj kutime tordiĝas, kurbigas malsupren, kaj akiras ŝulaĉecan aspekton pro kuntiriĝo de la folisurfaco. Ĝi facile disvastiĝas per intertuŝetoj de folioj kaj similaj kontaktoj. Ĝi disvastiĝas nature pere de afidoj kaj teorie povas transdoniĝi mekanike al plantidoj. La ĉefa kontraŭbatala rimedo estas uzado de rezistaj varioj, kaj forigo de sovaĝaj plantoj aŭ plurjaraj ornamplantoj, kiuj povas infektiĝi de la viruso, estas gravega. Post kiam planto infektiĝas, ne eblas kontraŭbatali la viruson.[8]
Kolumputra malsano estas kaŭzata de la fungo Fusarium solani. Ĝin karakteras nekrozaj vundoj ĉe la koluma zono, bruniĝo de la tigo ĉe la grunda nivelo, kaj malheliĝo de la tigo. La putra tigo malhelpas disporton de akvo kaj nutraĵo en la planto, pro kio ĝi velkomortas post malmultaj semajnoj. Infektoj kutime okazas pro infektita grundo. Ne ekzistas kemiaj kontraŭrimedoj. Evitaj rimedoj estas planti plantidojn en senfungaj lokoj kaj uzi purajn laborilojn.[9]
La malsano fuzaria velko kutime okazas ĉe plenkreskaj plantoj, kaŭzate de Fusarium oxysporum. La patogeno povas travivi longajn daŭrojn, penetrante la radikojn, invadante la ksilemon, kaj malebligante la transporton de akvo kaj nutraĵo al aliaj organoj. Ĝi kaŭzas flaviĝon de la folioj kaj bruniĝon de la vaskularo ĝis la infektita planto velkomortas. Ĝi okazas en ĉiaj grundoj. Kontraŭrimedoj estas planti purajn plantidojn, eltiri kaj bruligi infektitajn plantojn, kaj uzi senvirusigitajn laborilojn.[10]
Kancero kaŭzata de Colletotrichum gloeosporiodes estigas malhelajn kaj enfalintajn vundojn ĉe la trunko.[11] Ĝi kaŭzas intensan senfoliiĝon kaj fruktoputron. Multaj folioj mortas pro la foliaj vundoj kaj la ŝelo de la fruktoj papereciĝas. Se varmas kaj humidas, la malsano povas pligraviĝi, kun apero de ruĝaj kaj oranĝaj sporoj, kaj fine mortigi la planton. Infektoj okazas pere de la restaĵoj de la floroj, infektitaj semoj, plantidoj, kaj fortranĉaĵoj. Kontraŭbatalado necesigas kombinon de senpatogenaj plantidoj, forigo de infektitaj lokoj, kaj plibonigo de aerumo kaj prilumo. Kuprobazitaj fungicidoj sur la vundoj povas malhelpi disvastiĝon de la malsano.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.