loĝloko en Krimeo From Wikipedia, the free encyclopedia
Partenito (ruse Партенит, ukraine Партеніт, krime-tatare Partenit) estas urbotipa loĝloko de la Aluŝta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro ĉe la monto Ajudago kaj estas populara ripoz- kaj kurac-loko.
Partenito | |||
---|---|---|---|
urban-type settlement in Russia (en) urbotipa loĝloko en Ukrainio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98542–98544 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 099 (1970) [+] | ||
Loĝdenso | 931 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 35′ N, 34° 20′ O (mapo)44.57638888888934.339722222222 [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 4,40157 km² (4 40. 157 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Partenit [+] | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Partenito ruse Партенит ukraine Партеніт krime-tatare Partenit | |||
Apartenas al: | Aluŝta municipo, Partenita komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 35′ N, 34° 20′ O (mapo)44.57638888888934.339722222222 | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 6 391 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98542—98544 | ||
Telefonkodo: | +380-6560 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Frunzenskoje (1945-1991) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
La nomo de la loĝloko venas de la helena vorto παρθενος ("virgulino"). Laŭ la legendo, en la antikveco ĉi tie ekzistis templo de la Virgulino (la ĉefa diino de taŭridanoj - la aborigenoj de Krimeo). Mezepoke tiu nomo estis reakceptita kiel rilata al Sankta Maria.
Mezepoke Partenito estis negranda loĝloko, kiu diverstempe apartenis al diversaj kolonioj kaj sendependaj ŝtatoj de Krimeo. La loĝloko famiĝis en la 8a jarcento dank' al la agado de Sankta Johano, episkopo de Gotujo; la loĝloko estas menciata en multaj verkoj, dediĉitaj al la historio de kristanismo kaj Bizanca Imperio.
Ekde la jaro 1783 la loĝloko apartenas al Rusujo.
Dum la sovetiaj tempoj la loĝloko malrapide evoluis kiel kurac-loko. En la jaro 1945 ĝi estis alinomita Frunzenskoje (omaĝe al sovetia militestro Frunze), tamen en la jaro 1991 ĝi rericevis la antaŭan nomon. En la jaro 1963 Partenito ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.
Post la Dua Mondmilito Partenito iĝas fama soveti-armea kurac-loko; la ĉefaj entreprenoj de la loĝloko estis tri grandaj sanatorioj por sovetiaj militistoj. Post disfalo de Sovetunio la kuraca industrio iom ŝrumpis, sed lastatempe la loĝloko iĝas ĉiam pli populara ripozejo.
La bazo de la ekonomio estas kurac- kaj ripoz-industrio. Krome, ĉirkaŭ la loĝloko multas vitejoj. En Partenito troviĝas ankaŭ eksperimentejo de la Nikita Botanika Ĝardeno.
En la loĝloko estas unu mezlernejo, polikliniko, muzik-lernejo, kinejoj, bibliotekoj. En la loĝloko troviĝas 3 grandaj sanatorioj, ĉiu el kiuj estas ĉirkaŭita de belega parko (unu el ili havas malgrandan zoon).
Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto kaj Aluŝto. Du kilometrojn super la loĝloko pasas la aŭtovojo Jalto-Simferopolo kun la trolebusa trafiko. Somere oni povas uzi ankaŭ ŝipetojn.
Partenito ne estas aparte interesa loĝloko. Oni povas mencii nur ĝiajn parkojn kaj la monton Ajudago, kiu estas natura vidindaĵo, troviĝanta tre proksime al la loĝloko.
La loĝlokoj de la Aluŝta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Aluŝto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Partenito | ||
Vilaĝoj: | Generalskoje • Izobilnoje • Kiparisnoje • Lavrovoje • Luĉistoje • Malomajako • Maloreĉenskoje • Niĵneje Zaprudnoje • Niĵnjaja Kutuzovka • Privetnoje • Puŝkino • Ribaĉje • Solneĉnogorskoje • Verĥnaja Kutuzovka • Zaprudnoje • Zelenogorje | ||
Loĝloketoj | Bondarenkovo • Ĉajka • Lavanda • Lazurnoje • Rozovij • Semidvorje • Utjos • Vinogradnij |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.