From Wikipedia, the free encyclopedia
La kastelo Pardubice situas en la samnoma regiona urbo Pardubice en Ĉeĥio. La fortikigita arealo estas urbanisme ligita kun la historia urbocentro. Sidejo de Orientbohemia muzeo.
Mezepoka nobela sidejo, rekonstruita en la 14-a jarcento supozeble de la unua praga ĉefepiskopo Arnošt z Pardubic kaj lia patro, je gotika burgo. Rekonstruita je ampleksa renesanca kastelo de la nobela familio Pernštejn kaj baroke adaptita de František Maxmilián Kaňka. Post dudek jaroj de fermiĝo kaj rekonstruado ĝi estis ekde 1997 iom post iom publike alirebligata. En la kastelo nuntempe troviĝas Orientbohemia muzeo, Orientbohemia galerio kaj faka laborejo de Nacia memorindaĵinstituto.
La kastelo estas vizitebla tutjare, ĉiutage krom lundoj inter 10a kaj 18a horoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.