Pangong Co
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pangong Co, Pangong Tso aŭ Pangong (en tibeta: སྤང་གོང་མཚོ;[1] en ĉina: 班公错) estas endorea lago en Himalajo situa je alto de 4,225 m. Ĝi estas 134 km longa kaj etendiĝas el Ladako, Barato al Tibeto, Ĉinio. Proksimume 60% de la longo de la lago kuŝas ene de Tibeto. La lago estas 5 km larĝa je sia plej larĝa punkto. La tuto kovras 604 km². Dum vintro la lago frostiĝas komplete, spite la fakton ke temas pri salakvo. Ĝi ne estas parto de la baseno de la rivero Induso kaj geografie temas pri aparte fermita riverbaseno.[2]
Pangong Co | ||
---|---|---|
soda lake, lago [+] | ||
Landoj | Barato, Ĉinio | |
Situo | Ladako; Tibeto | |
- alteco | 4 250 m [+] | |
- koordinatoj | 33° 42′ 17″ N, 78° 45′ 0″ O (mapo)33.70472222222278.75 [+] | |
Longo | 134 km (83.26 mi) | |
Larĝo | 8 km (4.97 mi) | |
Akvokolektejo | 690 km² (69 000 ha) [+] | |
Areo | 690 km² (69 000 ha) [+] | |
Pangong Co | ||
Vikimedia Komunejo: Pangong Tso [+] | ||
La lago estas en la procezo esti identigita de la Ramsar Konvencio kiel humidejo de internacia gravo. Tiu estos la unua trans-lima humidejo en Suda Azio laŭ la konvencio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.