Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Regolfiloskopo aŭ Palasa filoskopo (Phylloscopus proregulus) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi reproduktiĝas en suda Siberio, Mongolio kaj partoj de Tibeto kaj Ĉinio. Ĝi estas tre migranta specio kiu vintras en subtropika Azio.
Regolfiloskopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Regolfiloskopo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus proregulus (Pallas, 1811) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu estas birdo de koniferaj montararbaroj. La nesto estas konstruita en arbo. Kiel plej oarto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserino estas insektovora.
Tiu eta filoskopo estas preta vaganteci tiom malproksimen kiom ĝis okcidenta Eŭropo fine de oktobro kaj novembre, spite la distancon de 3000 km el ties reproduktaj teritorioj. Ekzemple tiu specio estis fine de aŭtune en Britio iome regule.
Tiu estas unu el la plej malgrandaj filoskopoj, kaj kunhavas verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn kun flaveca nuanco ĉe flankoj kiel tipaj filoskopoj. Tamen tiu estas tre rimarkinda filoskopo. Dekomence ĝi havas elstarajn helflavecajn duoblan flugilstrion kaj superokulan strion, kiel la Flavbrova filoskopo, sed krome ĝi havas ankaŭ helflavecan kronostrion inter du malhelajn striojn super la superokulaj strioj, (kiel la regoledoj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo), kaj maloftan inter filoskopoj citronflavan pugon.
Tiu birdo ne estas timida, sed ties arborema vivostilo malfacilas ties observadon. Ĝi estas konstante moviĝanta, kaj ofte ŝvebas mallonge, kiel Regoledoj. Ties kanto estas pova kaj kanarieca.
La tre proksimaj rilataj sudaj specioj, Palpuga filoskopo (aŭ Citronpuga filoskopo), P. chloronotus, kaj Kansua filoskopo, P. kansuensis, moviĝas al pli malaltaj latitudoj vintre, sed ne migras longajn distancojn. La Simla filoskopo estas la plej okcidenta subspecio P. chloronotus simlaensis kiu povas esti io inter distinga specio kaj nevalida pro klina variado (Alström 2006 [1]). Tiuj 3 aŭ 4 specioj kaj la Junana filoskopo, P. yunnanensis (foje P. sichuanensis) ĵus estis unuigitaj al la Regolfiloskopo sensu lato (amplekssence).
Tiu birdo ricevas alternativan duan nomon laŭ la germana zoologo Peter Simon Pallas, kiu unuafoje priskribis ĝin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.