From Wikipedia, the free encyclopedia
Palakad, malajale പാലക്കാട് aŭdu estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Palakad en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. Ŝajnas, la loknomo estas fuzio de du malajalaj vortoj: pāla kaj kātŭ kun signifo arbaro "Alstonia scholaris".
Palakad | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 678001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 955 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 923 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 47′ N, 76° 39′ O (mapo)10.77916666666776.654722222222 [+] | ||
Alto | 89 m [+] | ||
Areo | 26,6 km² (2 660 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palakkad [+] | |||
Palakad situas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco 84 metrojn de la marnivelo. Koimbatore troviĝas nur 7, Trissur 94, Koĉi (Barato) 135, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 265, Mumbajo 995, Kolkato 1771, tutlanda ĉefurbo Delhio 1966 kilometrojn (aere) .
En 2011 populacio de Palakad estis 130 955.
Hinduoj formas 68% de la populacio, poste sekvas islamanoj kun 27,9% kaj kristanoj (3,8%).
La areo estis praa komerca vojo inter la Malabara Marbordo kaj Tamilnado. La oficiala reganto estis raĝo. La fortikaĵo de Palakad estis konstruita en la 18-a jarcento. La pli malgrandaj princaj ŝtatoj en norda Kerala estis unuigitaj sub Majsuro, kiu faris 2 militojn kontraŭ la Brita Orienthinda Kompanio. Fine Palakad estis sub brita dominado ĝis 1947. Municipo de Palakad estis formita en 1866, la subŝtato Kerala en 1956.
Palakad estas unu el la plej grandaj industriaj naboj en Kerala kaj ankaŭ estas konata kiel la rizbovlo de Kerala. La urbego estas sidejo de diversaj firmaoj.
En Palakad la unua kolegio estis establita jam en 1866. Baldaŭ estis fonditaj pluraj aliaj institutoj.
En Palakad la malajala estas la plej parolata lingvo. Ankaŭ la hinda, angla kaj tamila estas vaste parolataj en la urbego.
Palakad situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1838 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 23-32 °C.
La plej proksima eksterlanda flughaveno estas en Koimbatore, sed ankaŭ Koĉi kaj Kalikuto servas. Palakad havas gravan fervojan stacidomon kaj 4 aŭtobusajn stacidomojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.