Palaco de La Magdalena
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Palaco de La Magdalena (hispane Real Palacio de la Magdalena) estas reĝa palaco en la duoninsulo La Magdalena, en la urbo Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio). Oni ekkonstruis ĝin en 1909 kaj finis la konstruadon en 1911. Oni konstruis ĝin por, ke la reĝa familio feriu en ĝi. Ĝi estas konstruaĵo de la arĥitekturistoj Javier González Riancho kaj Gonzalo Bringas Vega.
Palaco de La Magdalena | |||
---|---|---|---|
Real Palacio de la Magdalena | |||
reĝa palaco | |||
Prezento | |||
Stilo | Eklektikismo | ||
Tipo | Reĝa palaco | ||
Arkitekto | Javier González Riancho kaj Gonzalo Bringas Vega | ||
Dato de konstruo | 1911 | ||
Geografio | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Loko | Santandero | ||
Geografia situo | 43° 28′ 9″ N, 3° 45′ 58″ U (mapo)43.469167-3.766111 | ||
| |||
Ĝi situas antaŭ la insulo Moŭro, sur antikva fortikaĵo uzata por defendi la Golfon de Santandero kontraŭ atakoj. Post elkonstruo, oni metis meblojn en 1913 kaj ĝi iĝis la somera feriejo de la reĝo Alfonso la 13-a kaj ties familio. Ili feriis tie ĝis la proklamo de la Hispana Dua Respubliko. En 1914 la arĥitekturisto González Riancho aldonis la ĉevalstalojn laŭ stilo de mezepoka Anglio. En 1982 oni deklaris la palacon historia-arta monumento. La urbodomo de Santandero renovigis la lokon en 1993 kaj 1995, laŭ projekto de Luis de la Fuente.[1]
Oni uzas la palacon por aranĝi diversajn kongresojn, ekspoziciojn kaj diverspecajn okazaĵojn, inter kiuj estas la kursoj de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.