From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Pál Bezerédj, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédj Pál estis motoro de la hungara silkraŭpobredado, membro de Hungara Scienca Akademio.
Pál Bezerédj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1840 en Sopron |
Morto | 21-an de januaro 1918 (77-jaraĝa) en Szedres |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Pál Bezerédj naskiĝis la 17-an de marto 1840 en Sopron. Li mortis la 21-an de januaro 1918 en ekstera parto de Szedres.
Pál Bezerédj frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Vieno, fine en Germanio. Baldaŭe li vivis 6 jarojn en Parizo, kie li studis la silkraŭpobredadon, poste li studis ĝin ankaŭ en Anglio, Germanio, Italio, Rusio. Hejmenveninta en 1879 li partoprenis en kongreso, kie li prezentis la bredadon de silkraŭpojn. Li estis komisiito ŝtata por tiu celo. Li aranĝis en la tuta Hungara reĝlando plantadojn de morusoj, poste li establis reton de vendejoj pri raŭpaĵoj, same teksajn uzinetojn. Li faris elstarajn propagandojn por la bredado ne nur hungare, sed ankaŭ en lingvoj de la minoritatoj. Tiuj silkoj ricevis tutmonde honorojn. Li ricevis diversajn premiojn, sed li donacis la monojn por la bredado de silkraŭpoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.