Ovoŝelo, aŭ ovokonko, estas la ekstera durkovro de ovo kaj de kelkaj formoj de ovoj kun mildaj eksteraj kovroj. Ĝi estas formata el karbonato kaj fosfato de kalcio kaj magnezio.
Diverseco
Insektovoj
Insektoj kaj aliaj artropodoj demetas (ellasas) varion de stiloj kaj formoj de ovoj. Iuj ovoj havas gelatena aŭ haŭto-simila kovraĵoj, aliaj havas malmolajn ovoŝelojn. Molaj ovoŝeloj enhavas plejparte proteinon.
Fiŝoj, amfibioj kaj reptiliaj ovoj
Fiŝoj kaj amfibioj ĝenerale demetas ovojn, kiuj estas ĉirkaŭataj de eksterembrionaj membranoj, sed disvolvigas ŝelojn, nek molajn nek durajn, ĉirkaŭ tiuj membranoj.
Birdovoj
La birdovo havas fekundigitan (aŭ, en la kazo de kelkaj birdoj [kiaj kokinoj] eble nefekundigitaj) ovoĉelon (gameton, foje nomata ĝermo) situanta ĉe la ovoflava surfaco, ĉirkaŭata de la albumeno (aŭ ovoblanko). La albumeno siavice estas ĉirkaŭata de du ŝelmembranoj (interna kaj ekstera membranoj) kaj poste la ovoŝelo.
Ovodento
Eloviĝantaj birdoj, amfibioj kaj ovodemetaj reptilioj havas ovodenton uzatan por malfermi elirejon en la malmola ovoŝelo.[1][2]
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.