From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ovena kivio,[1] Apteryx owenii, estas malgranda specio de kivio origine el la Suda Insulo de Novzelando (ili loĝis ĉe Marlborough kaj kie nune loĝas la Tokoeko). Ĉirkaŭ 1890 al 1910 ties populacio estis translokigita al la Insulo Kapiti por konservaj celoj. La Ovena kivio estas la plej malgranda specio de kivio, nome ĉirkaŭ 0.9 al 1.9 kg, ĉirkaŭ la grando de bantamkoko.
Ovena kivio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Apteryx owenii (Gould, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ovena kivio estas membro de la ordo de Strutoformaj aŭ laŭ aliaj al propra ordotaksono Apterigoformaj, kaj ĉerte al la familio de Apterigedoj. Ties dunoma nomo Apteryx owenii signifas sen flugiloj kaj owenii kiu devenas el la nomo de Richard Owen.[2] Ĝis nune ekzistas nur la nomiga subspecio A. o. owenii. La malmulte konata kaj iome mistera Nordinsula punktokivio A. o. iredalei el la Norda Insulo iĝis formortinta fine de la 19a jarcento.[3]
La Ovena kivio estis unuafoje priskribita kiel Apteryx owenii de John Gould, en 1847, baze sur specimeno el Novzelando.[1]
La Ovena kivio havas longon de 35 al 45 cm kaj pezon de masklo je 0.9 al 1.3 kg kaj de ino je 1 al |1.9 kg, kio faras ĝin la plej malgranda specio de kivio. Ties plumoj estas helmakule grizaj, kun fajna blanka makulado, kaj estas hirtecaspekta.[4] La plumoj havas nek poŝtmudaĵojn nek barbiojn. Ili havas grandajn vibroharojn ĉirkaŭ la buŝtruo. Ili ne havas voston, sed nur malgrandan vostostumpon.[1] Ties beko estas ebureca kaj longa kaj ties kruroj estas helaj.[4]
Post kiam ili estis liberigitaj en insulon Kapiti, ili moviĝis ankaŭ al la insuloj Ruĝa Merkurio, Kokinsulo, Tiritiri Matangi, kaj Longinsulo en la Rio Reĝino Karloto. En 2000, oni liberigis 20 Ovenajn kiviojn en Zealandia iam nomata Naturrezervejo Karori. Tiu estis la unua fojo ekde ĉirkaŭ 1900 ke la Ovena kivio povus esti trovata en la ĉeftero de Novzelando. Studoj en insulo Kapiti montris, ke ili preferas praarbarojn kiaj de lino aŭ similaj. Oni trovas pli malaltajn nombrojn en aspraj herbejoj aŭ arbustaroj, indike, ke ili ĉu preferas aliajn habitatojn aŭ simple bezonas pli grandan teritorion por elteni sin en tiuj areoj.[4]
La Ovenaj kivioj manĝas larvojn kaj aliajn malgrandajn insektojn kiuj troviĝas subgrunde, kaj foje ili manĝas ankaŭ berojn. Danke al la akraj kalkanumoj kaj longa beko, tiu kivio fosas engrunde per siaj kalkanumoj kaj ŝovas sian longan bekon en la milda arbara grundo. Ĉar ili ne povas flugi por kapti insektojn aŭ manĝi surarbe kaj ties vidkapablo ne bonas, ili dependas el forta flarkapablo, longa beko kaj kalkanumoj.[1]
Loko | Populacio | Dato | Tendenco |
---|---|---|---|
Kokinsulo | 50 | 2000 | Pliiĝanta |
Insulo Kapiti | 1,000 | 2000 | Stabila |
Ruĝa Merkurio | 30 | 2000 | Pliiĝanta |
Longinsulo | 10 | 2000 | Pliiĝanta |
Tiritiri Matangi | 15 | 2000 | Pliiĝanta |
Naturrezervejo Karori | 70 | 2008 | Pliiĝanta[5] |
Insulo Motuihe | 9 [6] | ||
Totalo (Novzelando) | 1,200 | 2000 | Stabila |
Ili nestumas en elfosita nestotruo, fare de ambaŭ birdoj kaj foje la nesto estas kovrita el planta materialo. La ovokvanto estas de 1 aŭ 2 ovoj (15% havas 2), kaj estas kovata de la masklo dum periodo de 63–76 tagoj. Post eloviĝo la idoj restas ĉeneste dum 2–3 semajnoj kaj postulas nutradon dum 4 semajnoj.[1] La plej granda ovo kompare kun la grando de la birdo estas demetata de la Ovena kivio. Ties ovo egalas al 26 % el ties propra pezo— ekvivalento de virino naskante sesjaran idon.
La Ovena kivio estis unuafoje priskribita en 1847 de John Gould el specimeno akirita de F. Strang. La loko ne estis registrita sed ĝi probable venis el Nelson aŭ Marlborough. En 1873, Henry Potts publikigis informon pri ties kutimaro kaj ĉirkaŭ tiu tempo oni kolektis specimenojn en Suda Okcidentlando kaj estis senditaj al Anglio. Tiam la specio estis komuna en la okcidenta bordo de la Suda Insulo kaj en Marlborough. Poste oni organizis regulan komercon de haŭtaĵoj kaj oni kolektis multajn nombrojn por eŭropaj muzeoj. Plie pro la progreso de la eŭropa setlado, multaj birdoj estis mortigitaj de serĉistoj kaj aliaj por manĝo kaj krome ankaŭ hundoj kaj katoj faris siajn taskojn.
Kiel plej malgranda specio de kivio, la Ovena kivio estas tre vundebla al la ĉefaj kivipredantoj kiaj katoj, hundoj kaj ermenoj, tamen la Ovena kivio estas nune limigita al kelkaj ĉebordaj insulrezervejoj (ĉefe Insulo Kapiti). La konservostatuso de la Ovena kivio estas listita kiel 'Limigita Teritorio' (fare de 'Save The Kiwi'), kun kreskanta populacio. Iam klasita kiel Vundebla fare de la IUCN,[7] oni supozas nun, ke ĝi estas pli nombra ol ĝenerale supozite. Laŭ la pritaksado de la populacigrando, tiu specio estis taksita ĝuste, kaj sekve subenlistita al statuso Preskaŭ Minacata en 2008 ĉar, kvankam ne rara, ties malgranda teritorio metas ĝin en riskon. Manko de predantoj, krom la vekaralo (Gallirallus australis), gravas ties pliiĝantaj nombroj.[8] Ĝi havas loĝan teritorion de 31 km² kaj populacion de 1500 ĉirkaŭkalkulitaj en la jaro 2008.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.