Ottó Ámon
ĵurnalisto, esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
ĵurnalisto, esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
ÁMON Ottó (a:mon) (naskiĝis en 1879, mortis la 8-an de aŭgusto 1921 en Cluj) estis hungara esperantisto, ĵurnalisto, poŝtoficisto, instruisto de stenografio, aktiva pacifisto, poeto.
Ottó Ámon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1879 en Braŝovo |
Morto | 8-an de aŭgusto 1921 (41-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto ĵurnalisto kontoristo |
Li estis iniciatinto de la E-movado en Transilvanio (antaŭe en Hungario, nun en Rumanio), fondis klubon en Kolozsvár (Cluj), kies sekretario li estis. La agadon de la klubo rekonis eĉ la konata esperantisto Donald Evans Parrish (1889–1969), kiu vizitis Kluĵon. Ĉeestis la unuan kaj poste multajn aliajn UK.
Li mortis pro tuberkulozo en 1921. La nekrologo de la gazeto Ellenzék (la 10-an de aŭgusto 1921) karakterizas lin kiel mildan kaj lertan revanton: "Ĉi tiu Otto Ámon estis stranga viro. Li povis esti nur bona, li povis diri nur agrablajn aferojn, li povis nur konsoli, li ne povis ol ami. Li estis granda fantaziulo, granda revulo. Li ĉiam revis pri bluaj okuloj kaj blankaj servistinoj. Sed Otto Ámon ne estis bela viro, kaj bluaj okuloj kaj blankaj servistinoj ne vere revis; pri li. Li sciis tion, sed li ne estis kolera kontra la loko. Li ne koleris kontra io en la mondo. Li povis esti nur bona. Pro tiom da bono la bona Dio nun rekompencis lin kaj prenis lin el i tiu malbela mondo."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.