aŭstra ekonomikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Oskar MORGENSTERN, naskiĝinta la 24-an de januaro 1902 en Görlitz (Germanio), mortinta la 26-an de julio 1977 en Princeton (Usono) estis aŭstra ekonomikisto kaj fondinto, kune kun John von Neumann, de la ludoteorio.
Oskar Morgenstern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1902 en Görlitz, Reĝlando Saksio |
Morto | 26-an de julio 1977 (75-jaraĝa) en Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Usono Germanio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Familio | |
Infano | Carl Morgenstern (en) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto matematikisto |
Verkoj | teoremo de utilo de von Neumann-Morgenstern Theory of Games and Economic Behavior |
Dum sia studado en Vieno li frekventis interalie prelegojn de Ludwig von Mises. Post sia studado li iĝis posteulo de Friedrich August von Hayek kiel direktoro de la Österreichisches Institut für Konjunkturforschung (Aŭstra Instituto pri Konjunktura Esplorado); de 1935 al 1938 li estis universitata profesoro en Vieno. En 1938 li elmigris al Usono kaj tie iĝis profesoro ĉe la universitato Princeton kaj direktoro de Economic Research Program (ekonomika esplorprogramo).
Li kaj John von Neumann per sia libro The Theory of Games and Economic Behavior (la teorio de ludoj kaj ekonomia konduto), aperinta en 1944, fondis la ludoteorion kiel sciencon.
En 1963 Morgenstern kune kun Paul Lazarsfels fondis la Institut für Höhere Studien (instituto pri superaj studoj) en Vieno kaj estris ĝin ĝis 1970. Poste li reiris al Usono.
Morgenstern mortis en 1977 en Princeton.
En novembro 2012 la urbo Vieno donis al placo en la 9-a kvartalo (Alsergrund) lian nomon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.