komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Aucaleuc (prononco okalœk, jen france, bretone Oskaleg) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 929 loĝantoj sur areo de 6,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 146 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Dinan. La teritorio havas komunan limon kun Corseul, Quévert, Trélivan kaj Vildé-Guingalan.
Aucaleuc / Oskaleg | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Dinan | ||
INSEE kodo | 22003 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 929 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 27′ N, 2° 8′ U (mapo)48.456111111111-2.1297222222222 [+] | ||
Alto | 103 m [+] | ||
Areo | 6,38 km² ( 638 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aucaleuc [+] | |||
La nomo estas atestita sub diversaj formoj Oscaloc (en 1184), Oscalloc, Oscaloc (fine de la 12-a jc), Aucalot aŭ Aucaloc (en 1313), Auqualeuc (fine de la 14-a jc)[1].
Aucaleuc venas de la malnova bretonlingva vorto oscal, kiu signifas « karduon »[2] (bretonlingve askolenn[3]), kun la britonika lokiga sufikso -oc (de la britonika lingvo *-ōgon, vidu la kimran -og kaj la gaŭlan -acon > -acum, ĉiuj devenantaj de la kelta *-āko), fariĝinta -euc, fiksita tie, kie la bretona ne plu estas parolata ekde Mezepoko, kiam en la regionoj ĉiam bretonlingvaj, ĝi ankoraŭ evoluis en -ec. Oscaloc signifas do « kurduejon »[4]. En galoa lingvo, karduejo tradukiĝas per ocaleu[4].
La paroĥo de Aucaleuc, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Symphorien.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.