From Wikipedia, the free encyclopedia
La ortodoksa aŭ serba preĝejo Sankta Nikolao estas historia monumento en urbo Szeged (Hungario).
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao | ||
---|---|---|
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Szeged | ||
kristana preĝejo • Serbian Orthodox church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szeged | |
Geografia situo | 46° 14′ 58″ N, 20° 9′ 1″ O (mapo)46.2493720.15027 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
provinco | Csongrád | |
Dato de konsekro | 1778, 1805 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | malfrubaroko (copfo) | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
En la lasta periodo de la mezepoko serboj venis en Hungarion, ankaŭ en Szeged amase pro la turka minaco. Ili konstruis la nun videblan preĝejon inter 1773-1781, sed la interna parto estis plene preta en 1805. La inundo de la Tiso (1879) faris detruojn, sed poste plenaj renovigaj laboroj okazis.
La preĝejo situas sola en la urbocentro. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo (atingebla tuj el la trotuaro), la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La absido estas plurangula. Interne la ikonostazo supozeble estas la plej bela en Hungario. Malantaŭ la ikonostazo situas la altaro, tial ĝi estas nevidebla. Interne aparte estas starlokoj por viroj kaj virinoj. Por la malsanuloj estas seĝoj laŭ la muro. Estas 2 tronoj, unu por la episkopo, la alia por Sankta Maria. La plafono havas freskojn.
La preĝejo estas hejmo ankaŭ por rumanoj, la hungaraj ortodoksuloj havas propran kapelon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.