La orienta platgermana lingvo (aŭ orienta malaltgermana lingvo) estas grupo de platgermanaj lingvaj dialektoj parolata en nordorienta Germanio kaj ankaŭ fare de malplimultoj en norda Pollando. Kune kun la okcidenta branĉo de la platgermana, ĝi konsistigas la platgermanan lingvon.
Orienta platgermana lingvo | |
lingvo | |
---|---|
platgermana lingvo | |
Parolata en | Germanio, Pollando |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gem |
Glottolog | nort2627 |
Angla nomo | East Low German |
Franca nomo | bas allemand oriental |
Parencaj lingvoj
La orienta platgermana lingvo apartenas al la dialekta kontinuaĵo de la kontinentaj okcidentaj ĝermanaj lingvoj.
En la okcidento ĝi fande enfadiĝas en la okcidentan platgermanan lingvon. Tian distingon oni kutime faras atentante la pluralajn finaĵojn de la verboj: En la orientaj platgermanaj tiuj finaĵoj estas bazitaj sur la malnova unua/tria-persona finaĵo: -e(n), dum ke la okcidentaj platgermanaj finaĵoj estas bazitaj sur la malnova dua-persona finaĵo: -(e)t. La diskategoriigon de la platgermanaj lingvaj dialektoj en orientan kaj okcidentan grupojn ne faras ĉiuj lingvistoj.
En la sudo, ĝi enfadiĝas en la orienta centra germana. La diferenco estas ke la diversajn orientajn platgermanajn lingvojn ne afektis la altgermana konsonanta ŝovo. La areoj afektitaj de la altgermana konsonanta ŝovo estas ankoraŭ disvastiĝanta hodiaŭ, aparte la berlina dialekto, kiu estas gajnanta super la brandenburga dialekto de kiu ĝi estas ĉirkaŭita.
Dialektoj
Orientaj platgermanaj lingvaj dialektoj estas:
- En Germanio:
- la brandenburgia (en Brandenburgio)
- la meklenburgia-antaŭpomeria (en Meklenburgio-Antaŭpomerio)
- En Pollando:
- la malalta prusa (parolata de malplimultoj ĉirkaŭ la urbo Gdansko (historie ĝis 1945 Dancigo) en norda Pollando; preskaŭ estingiĝinta ekde 1945; laŭ iuj ĝi inkluzivas la Plautdietsch (vidu sube)
- la orienta pomeria dialekto (parolata de malplimultoj en Pomerio kaj Brazilo; parto de la pomeria dialekta grupo)
Ĝi ankaŭ inkluzivas:
- la plaŭtdiĉa (devenanta de okcidenta Prusio), kiu estas parolata de menoanoj en Nordameriko kaj kelkaj aliaj lokoj en la mondo, aparte en amerikaj landoj.
- la berlina (en Berlino) estis versio de la brandenburga en mezepokaj tempoj ĝis ĝi disiĝis; ĝi estas nun konsiderata kiel orient-meza germana dialekto.
La Baltendeutsch estas alt-germana variaĵo influita de la orienta platgermana lingvo antaŭe parolata de germanaj baltoj en nuna Estonio kaj Latvio.
La Patro Nia en Plautdietsch
- Ons Voda em Himmel,
- lot dien Nome jeheilicht woare;
- lot dien Ritjdom kome;
- lot dien Welle jedone woare,
- uck hia oppe Ed, soo aus em Himmel;
- jeff ons Dach fe Dach daut Broot, daut ons fehlt;
- en vejeff ons onse Schult,
- soo aus wie den vejewe, dee sich jeajen ons veschuldicht ha;
- en brinj ons nich en Vesetjunk nenn,
- oba rad ons von Beeset.
Verkistoj
Fritz Reuter estas iu el la plej famaj platgerman-lingvaj verkistoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.