From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oratorio Sankta Céneré[1] (france Oratoire de Saint-Céneré) estas katolika malgranda preĝejo situanta en Saulges, Mayenne, Francio.
Oratorio Sankta Céneré | |||
---|---|---|---|
Oratorio • kapelo | |||
Informaro | |||
Eklezio: | katolika | ||
Komunumo: | Saulges | ||
Diocezo: | Diocezo de Laval | ||
Titolo: | Preĝejo | ||
Konstruado: | 7-a jc. | ||
Geografia situo | 47° 59′ 0″ N, 0° 24′ 16″ U (mapo)47.9833-0.40440000000001 | ||
| |||
| |||
Ŝtato: | Francio | ||
Ĝi situas en la domaro Montguyon, 1 km disde la vilaĝo-centro.
La oratorio prenas sian nomon de Saint Céneré (aŭ Cerenicus[2]), benediktana monaĥo naskita en Spoleto en la 7-a jarcento; li estis sendita de papo Marteno la 1-a por prediki en merovida Gaŭlio kun sia frato, Céneri, kaj kun tiu li alvenis en la diocezon de Le Mans, en Saulges, ĉirkaŭ 649-650. Li fondis kristanan komunumon kiu konstruis la preĝejon Saint-Pierre, Saulges.
La kaverno funkciis kiel ermitejo por la monaĥo. La oratorio, situanta 1 kilometron (0.62 mejl.) de la urbo, estis konstruita en 1849 por protekti la statuon de la sanktulo.[3]
En la kaverno malsupre, la 18-jarcenta statuo[4] de sankta Cénéré el plurkolora ligno, restaŭrita en 2005, superas la akvofonton priskribitan fare de Grosse Dupéron. Tiu kontinua akvofluo donis al sankta Céneré la kromnomon "sanktulo kiu pisas".[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.