From Wikipedia, the free encyclopedia
Oper und Drama [eo: Opero kaj dramo] estas la plej ampleksa kaj plej grava artoteoria traktaĵo de Richard Wagner, kiun li verk ekde septembro de 1850 ĝis februaro 1851 en la ekzilo en Zuriko kaj omagis al sia amiko Theodor Uhlig. Pli malfrue li publikigis ĉi tiun ampleksan traktaĵon en la volumoj tri kaj kvar de siaj kolektaj traktaĵoj. Richard Strauss nomis ĝin „La libro de ĉiuj libroj pri muziko“[1].
Oper und Drama | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Richard Wagner |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 1851 |
En siaj traktaĵoj Die Kunst und die Revolution same kiel Das Kunstwerk der Zukunft Wagner jam estis plendinta pri la disfalo de la arto kaj provinta montri vojojn al ideala artoformo, al tutarta verko enprenan ĉiujn artojn. Centran rolon ludu je tio la kunfandiĝo de dramo kaj muziko al muzikdramo. Wagner subdividis sian libron en jenajn tri ĉapitrojn:
Wagner klarigas en la unuaj partoj la diferencon inter vorta kaj muzika poezio kaj difinas la muzikon kiel la plej perfekta formo de homa lingva, kiel krono de la poezio. La scienco malvolvis al ni la "organismon de la lingvo, sed kion ĝi montris al ni, estis formortinta organismo, kiun nur la plej alta poetomizero povas revivigi, nome per tio, ke ĝi la vundojn, kiujn tranĉis la anatomia sekcilo, refermas al la korpo de la lingvo, kaj enspiras al ĝi la spiron, kiu animu ĝin por sinmovado. Ĉi tiu spiro tamen estas: – La muziko!"
La poetokomponisto klarigas plue la apartan efikon de aliteraciaj versoj kaj de harmonia modulado per pra-parencaj tonoj, por tiel povi esprimi la plej grandajn sentajn sensaciojn. Li priskribas la metian procedon, por trovi certajn tonojn kaj tonalojn. Tiom Wagner fakte evoluis kiel „tonmetisto“ novan metodon, por atingi plejeble grandan efikon sur homajn sentojn. Li estas la unua komponisto, kiu preskaŭ science okupiĝas pri la efiko de muziko, simile al la berlina fizikisto Hermann von Helmholtz, kiu preskaŭ samtempe okupiĝuis pri la fiziologia funkcio de muziko kaj publikigis la „doktrinon de la tonsentoj kiel fiziologia bazo de la muziko“.[2]
La muziko resp. la harmonio (kiel la virina) estas la „naska elemento“, kiu enprenas la poetan intencon nur kiel generan semon, tekstas Wagner – kaj plue li filozofias pri la plej bona funkciado de orkestro por la perado de muziko kaj inventas la terminon „sonpentrado“. Unuafoje komponisto provis „plani“ kiel ĉe desegnotabulo la efikon de muziko, uzi muzikon, por „krei en trankvila fazo de la drama agado streĉojn“, por tiamaniero veki kaj kreskigi en la aŭskultanto atendojn kaj deziregojn. La muziko devas pli alparoli la senton ol la racion de la enprenanto. Poste li iras al la „melodiaj momentoj“ kiuj kiel „sentaj vojmontriloj“ estas gravaj komponantoj de la dramo, tiel ke ni „memoras pri la ideo“ kaj la „memoro ideigas“ nin. Wagner ĉi tie klarigas sian „gvidmotivo-teknikon“, kiun li sekve uzos en Der Ring des Nibelungen, kiun li malmulte poste ekverkis, kiel „senfina melodio“ tiel fenomene kiel transportiloj de la agado.
La tonpoeto Wagner argumenas finfine, ke efektoplena dramo povas naskiĝi nur el muzikigita poezio, kaj ke poeto kaj muzikisto devas interagordiĝi tiel, ke perfekta muziko esprimo estas realigata. „Kio ne indas esti kantata, tio ankaŭ ne indas la versadon“, li asertas konsekvence. En „elrigardo“ Wagner metas ligon al la revolucia ŝanĝo de la artoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.