La onokleacoj (latine Onocleaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 9 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas onokleo.
Onokleacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
perlfiliko Onoclea sensibilis | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
onokleo Onoclea L. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Karakterizaĵoj
La rizomoj estas longaj ĝis mallongaj rampantaj ĝis elstarantaj, kelkfoje ili formas stolonojn (Matteuccia, Onocleopsis). La folioj estas dimorfaj: la fekundaj folioj estas komplete alimaniere konstruitaj kiel la sterilaj. La folitigo havas du faskojn kiuj kuniĝas al kanelforma fasko. La foliplato estas plumaj ĝis pinataj. Na nervuroj finas libere aŭ estas anastomozaj. La sporoj estas renformaj, brunaj ĝis verdaj. La soroj estas enfermitaj de enrulitaj folirandoj. Kelkfoje krome ekzistas veraj induzioj.
La kromosomonombro estas x = 37 ĉe Onoclea kaj 39 aŭ 40 ĉe la aliaj genroj.
Disvastigo
La familio precipe troviĝas en la nordaj moderaj regionoj kaj la filikoj kreskas surgrunde.
Taksonomio
La familio onokleacoj estas unufiluma. Ĝia najbaraj taksonoj estas la bleknacoj.
1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (8 apr. 2020)[3],[2], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Pteridophyta - pteridofitoj
- Polypodiales Link - polipodialoj
- Onocleaceae Pic.Serm. - onokleacoj
- Matteuccia Tod. - mateuĉio
- Onoclea L. - onokleo
- Onocleopsis F. Ballard - onokleopso
- Pteretis - ptereto
- Onocleaceae Pic.Serm. - onokleacoj
- Polypodiales Link - polipodialoj
2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006 la familio Onokleacoj konsistas el kvar genroj kun entute ok specioj:
- struta filiko (Matteuccia TOD.): nur ĉirkaŭ tri specioj, en la moderaj zonoj de la norda hemisfero.
- Perlfiliko (Onoclea L.): nur ĉirkaŭ kvar specioj, en la moderaj zonoj de la norda hemisfero.
- Onocleopsis F.BALLARD: nur unu specio:
- Onocleopsis hintonii F.BALLARD: en Meksikio ĝis Mezameriko.
- Pentarhizidium HAYATA (la specio aŭ estas metita al Matteuccia, aŭ al Onoclea).
Referencoj
Fontoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.