From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oliveca ibiso (Bostrychia olivacea) estas specio de birdoj de la familio de Treskiornitedoj. Bostrychia olivacea estis disigata en B. olivacea kaj B. bocagei. La Nana oliveca ibiso aŭ Santomea ibiso, Bostrychia bocagei, de Santomeo diferencas el la kontinentafrika Oliveca ibiso, B. olivacea, de okcidenta kaj centra Afriko pro grando de fligiloj, beko, tarso 58-70 mm, vosto, bekokoloro (palbruna kun palruĝa ĉe supra bordo kaj pinto kontraŭ tutpala al brikruĝa en rothschildi), kaj koloro de supraj partoj (sed verdeca kaj bronzkoloraj nuancoj de aliaj rasoj), plus evidenta sed ankoraŭ ne tre bona dokumentata voĉodiferenco.
Oliveca ibiso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oliveca ibiso | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Bostrychia olivacea (Du Bus De Gisignies, 1838) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi troviĝas en Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Ganao, Kenjo, Liberio, Santomeo kaj Princo, Sieraleono, kaj Tanzanio.
Temas pri bruneca ibiso en subaj partoj, dum supraj estas iom pli malhelverdecaj. Ĉe la subspecio cupreipennis la flugiloj estas 309-355 mm longaj, la beko 83-94 mm, la tarso 58-70 mm, kaj la vosto 125-133 mm. La beko kaj kruroj estas ruĝaj. Estas grizeca ĉirkaŭokulo kaj brilaj nuancoj ĉe ŝultroj.
Tiu specio estas malnomada. Reproduktiĝas en solecaj paroj kaj kutime manĝas sole, en paroj aŭ en malgrandaj aroj de 5-12 individuoj, ripozas nokte en arboj. Ili manĝas en arbarklarejoj kaj en marĉaj areoj, ĉe rojoj kaj riveroj, mangrovejoj, regenerantaj arbaroj ĉe abandonitaj plantejoj en Gabono kaj en montararbaroj ĝis la arbolimo (ĉ. 3,700 m) en Kenjo kaj Tanzanio.
Ili manĝas insektojn (ekz. skaraboj), vermojn, helikojn, serpentojn kaj foje plantomaterialon. La nesto estas platformo el bastonetoj konstruita surarbe, kaj foje en klifotruoj, sed tio ne estas konfirmita.
Estas agnoskataj la jenaj subspecioj:[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.