Olga Tokarczuk

pola verkistino From Wikipedia, the free encyclopedia

Olga Tokarczuk

Olga Nawoja TOKARCZUK[1] (naskiĝis la 29-an de januaro 1962 en Sulechów, Lubuŝa provinco), estas pola feminista verkistino kaj ricevanto de la Nobel-premio pri literaturo de 2018 (aljuĝita en 2019)[2].

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Olga Tokarczuk
Nobel-premiito
Thumb
Persona informo
Olga Nawoja Tokarczuk
Naskiĝo 29-an de januaro 1962 (1962-01-29) (63-jaraĝa)
en Sulechów
Lingvoj pola vd
Loĝloko Krajanów Vroclavo vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Fakultato de Psikologio, Varsovia Universitato - klinika psikologio (19801985) vd
Partio Zieloni (2004) vd
Subskribo Thumb
Memorigilo Thumb
Familio
Gefratoj Tatiana Tokarczuk (en) vd
Edz(in)o Roman Fingas (1985)
Grzegorz Zygadło (en) vd
Infanoj Zbigniew Fingas (en)
 ( Roman Fingas) vd
Profesio
Alia nomo Natasza Borodin vd
Okupo eldonisto (19982003)
libretisto
romanisto
donacanto
poeto
verkisto
psikologo
scenaristo vd
Aktiva dum 1979–sen valoro vd
Verkado
Verkoj La libroj de Jakobo 
Bieguni 
Taga domo, nokta domo 
Prawiek i inne czasy 
Anna in the Tombs of the World 
Drive Your Plow Over the Bones of the Dead 
The Lost Soul 
Playing on Many Drums 
The Wardrobe 
Q100295743 
Q30915423 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Ŝi studis psikologion en la universitato de Varsovio inter 1980 kaj 1985. Ŝi estas junga psikologo kaj ŝia verkado estas influita de la junga aliro.

Ŝia unua libro, Urboj en la speguloj, estis publikigita en 1989.

Ŝia romano, aperinta en 2014, Księgi Jakubowe (La libroj de Jakobo Frank) temas pri la vivo de jud-pola religiestro kaj la memproklamita mesio Jakob Frank, posteulo de Ŝabtaj Cvi. Ŝi verkis tiun romanon post sep jaroj de profunda esplorado, kolektado de dokumentoj, studado de la historio de la 18-a jarcento, kalkulado de la suma nombra valoro de literoj en vortoj, kabalo kaj vortoj de la hebrea lingvo. Por tiu ĉi romano ŝi estas elektita por la premio eksterlanda Femina 2018.

Verkaro

  • Miasta w lustrach (1989)
  • Podróż ludzi księgi (1993)
  • Prawiek i inne czasy (1996)
  • Szafa (1997)
  • Dom dzienny, dom nocny (1998)
  • Amos (1998)
  • Opowieści wigilijne (2000), kun Jerzy Pilch kaj Andrzej Stasiuk
  • Lalka i perła (2000)
  • Gra na wielu bębenkach (2001)
  • Ostatnie historie (2004)
  • Anna In w grobowcach świata (2006)
  • Bieguni (2007)
  • Prowadź swój pług przez kości umarłych (2009)
  • Moment niedźwiedzia (2012)
  • Księgi Jakubowe (2014)
  • Opowiadania Bizarne (2018)

Premioj  

  • 2008: premio Nike pro la plej bona pola libro (pro Bieguni)
  • 2015: premio Nike (pro La Libroj de Jakobo aŭ "la Granda Vojaĝo trans sep landlimoj, kvin lingvoj kaj tri ĉefaj religioj, por ne mencii la malgrandajn").
  • 2018: internacia premio Man Booker
  • 2018: premio Transfuge pro la plej bona eŭropa romano (por La Libroj de Jakobo)

Vidpunktoj

Ŝi estas feminista verkistino kaj subtenas agadojn por protekti la medion, bestajn rajtojn, egalecon kaj la civilan socion. Ŝi regule partoprenas egalecajn paradojn.

En la Nobelpremia parolado ŝi komparis Vikipedion, kiun ŝi admiras kaj apogas, kun la koncepto de pansofio de Jan Amos Komenský, kiu instruas ke ĉio estu instruata al ĉiu kiel bazo de edukado, do universala[3].

Veturigu vian plugilon super la ostoj de la mortintoj (Prowadź swój pług przez kości umarłych, 2009) estas ekofeminisma suspensromano pri bestaj rajtoj rakontata unuapersone de Janina, maljunulino vivanta sola en malproksima pola vilaĝo ĉe la pola-ĉeĥa landlimo. La romano iĝis unu el la furorlibroj en Pollando.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.