Kazaĥa verkisto kaj diplomato From Wikipedia, the free encyclopedia
Olĵas Omaroviĉ SULEJMENOV (kazaĥe en cirila alfabeto Олжас Омарұлы Сүлейменов, latinliterigita Oljas Omarūly Süleimenov; en rusa formo Олжас Омарович Сулейменов) (naskiĝis la 18-an de majo 1936 en Almato) estas kazaĥa poeto, verkisto, literatursciencisto, politikisto kaj diplomato.
Olĵas Sulejmenov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Олжас Омарұлы Сүлейменов | |||||
Naskiĝo | 18-an de majo 1936 (88-jaraĝa) en Almato, Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio Kazaĥio vd | ||||
Alma mater | Literatura instituto Maksim Gorkij Nacia Al-Farabi Universitato de Kazaĥio vd | ||||
Partio | Communist Party of Kazakhstan (en) People's Congress of Kazakhstan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato verkisto prozisto politikisto poeto literatursciencisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li akiris sian famon kiel la aŭtoro de lingvaj studoj, precipe, dediĉitaj al la tjurkaj vortelementoj en "Parolo pri la militiro Igora".
Li estas kazaĥo. Naskiĝis la 18-an de majo 1936 en la familio de rekta prafilo de Olĵabaj-batiro - Omarĥan Sulejmenuly, oficiro de la kazaĥa kavaleria regimento. Devenas de la subgenro Ajdabol de la Sujindik-klano de la Argin-tribo de la Meza Ĵuzo kaj Fatima Bedelbaj, la filino de la komerca administranto de komercaj domoj, la komercisto Gabdulvaliev Nasirĵan Bedelbaj de la Ŝapraŝti-klano de la Ĉefa Ĵuzo.
Laŭ vortoj de Lev Gumiljov, li estis en la sama prizono apud la urbo Norilsko, kun Olĵasa patro, kiu estis mortpafita tie.
Olĵas finis mezlernejon en 1954 kaj studentiĝis la geologian prospektoran fakultaton de la Kazaĥa Ŝtata Universitato, kaj diplomiĝis en 1959 kiel geologia inĝeniero. Li kombinis siajn lastajn studjarojn kun laboro en partioj pri geologia esplorado.
Li eklaboris pri literatura verko en 1955. En 1959 li studentiĝis ĉe la Literaturan Instituton de Maksim Gorkij en Moskvo, al la fako de poezia traduko, sed en 1961 li estis devigita interrompi siajn studojn. La poemaro de Sulejmenov, aperinta en la Literatura Gazeto (ruse Литературная газета) en junio 1959, fariĝis la unua eldono de la poeto en la centra sovetunia gazetaro.
En 1962-1971 - li laboris kiel literatura kunlaboranto de la gazeto "Kazaĥstanskaja Pravda" (ruse Казахстанская правда), ĉefredaktoro de la manuskripta redakcio de la filma studio Kazaĥfilmo, estro de la ĵurnalisma fako de la revuo "Prostor" (ruse Простор).
En 1971-1981 - Sekretario de la Estraro de la Verkista Unio de Kazaĥio.
Ekde 1972 - Prezidanto de la Kazaĥa komitato por rilatoj kun verkistoj de Azio kaj Afriko, fariĝis unu el la iniciatintoj kaj organizantoj de la 5-a Konferenco de Verkistoj de Azio kaj Afriko en urbo Alma-Atao (1975).
De la fruaj 1970-aj jaroj ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj - vicprezidanto de la sovetia komitato por rilatoj kun aziaj kaj afrikaj landoj.
En 1975 li publikigis literaturan libron "Az kaj Ja. La Libro de la Bonintenca Leganto", kiu ricevis akre negativan respondon en Moskvo, la libro estis malpermesita, la aŭtoro ne publikiĝis dum 8 jaroj kaj praktike ĉesis verki poezion.
Deputito, membro de la Prezidantaro de la Supera Soveto de Kazaĥia SSR (1980-1984), deputito de la Supera Soveto de Sovetunio (1984-1989, 1989-1991).
Delegito al la XXVI-a Kongreso de la KPSU (1981).
1981-1984 - Prezidanto de la Ŝtata Komitato de la Kazaĥia SSR por Kinematografio.
1984-1992 - Unua Sekretario de la Estraro de Verkista Unio de Kazaĥio, Sekretario de la Estraro de Sovetunia Verkista Unio.
Li estis membro de la redakcio de la ĵurnalo "Detektivo kaj Politiko".
Ekde 1992 - Honora Prezidanto de la Unio de Verkistoj de Kazaĥio.
En 1989, li iniciatis kaj gvidis la popolan movadon faman kiel "Nevada-Semipalatinsk", kies celo estis fermi la nuklean testejon apud la urbo Semipalatinsk kaj aliajn nukleajn testejojn en la mondo.
1991-1995 - gvidanto de la partio "Popola Kongreso de Kazaĥio", en kiun transformiĝis la kontraŭnuklea movado; deputito de la Supera Konsilio de la Respubliko de Kazaĥio (1994-1995).
1995-2001 - Eksterordinara kaj Plenrajta Ambasadoro de la Respubliko Kazaĥio en Italio (Romo) kaj samtempe en Grekio kaj Malto.
Li daŭrigis sian literaturan agadon kaj publikigis en 1998 en Romo la librojn "La lingvo de skribado" pri la origino de skribado kaj la lingvo de la malgranda homaro kaj la rideto de Dio, en 2001 - "Intersekcaj paraleloj" (enkonduko al tjurk-slavaj studoj) kaj en 2002 - la libro "Tjurkoj en antaŭhistorio" (pri la origino de la antikvaj tjurkaj lingvoj kaj skribaĵoj), pro kiu li ricevis la premion Kjultegino "pro elstaraj atingoj en la kampo de tjurkaj studoj" (2002).
Ekde 2001 - Konstanta Reprezentanto de Kazaĥio ĉe Unesko (Parizo).
Li verkis poezion en la lingvo rusa kaj komence estis konata nur en sia patrujo. Li fariĝis vaste konata printempe de 1961. Forpelita el la Literatura Instituto pro interbatiĝo, li revenis al Alma-Atao kaj laboris partatempe en la gazeto "Kazaĥstanskaja Pravda". La 11-an de aprilo redaktoro de la gazeto Fjodor Bojarskij, kiu konsciis pri la eventoj ĉe Bajkonuro, mendis al li poemojn pri homekipa spacvojaĝo. Dum la nokto, li notis kelkajn liniojn, kaj la 12-an de aprilo, kiam estis anoncita la flugo al spaco de Gagarin, la poemo estis jam publikigita en la gazeto kaj flugfolioj kun la teksto estis disĵetitaj per aviadiloj super Alma-Atao kaj aliaj urboj de Kazaĥio. Imponita per la epoka evento, Sulejmenov transformis ĉi tiun poemon al la poemon "Tero, klinu Vin antaŭ la homo!" por unu semajno, kaj jam en majo ĝi estis publikigita.
Lia sola nepo, Iskander Sulejmenov, pereis en la akcidento sub radoj de aŭto de la filino de la estro de la Departemento pri Internaj Aferoj de la Provinco Kizilordo la 22-an de junio 2018. Kaze de tio Olĵas Sulejmenov estis enhospitaligita. En la januaro 2021 li kun edzino infektiĝis per la kronviruso.
Olĵas Sulejmenov verkas ruslingve.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.