From Wikipedia, the free encyclopedia
Occupy Wall Street, en Esperanto "Okupu Wall Street", estas kontesta movado kontraŭ la krizo en Usono kaj kontraŭ kapitalismo, kiu havas akademian heredaĵon kiu ampleksas politikan sciencon, ekonomion kaj literaturon, sed kies organizaj principoj ŝuldiĝus al etnografio de Malagasio[1]. Ĝi komencis tuj post la alvoko de la magazino Adbusters kaj de la grupo Anonymous por protesti kontraŭ Wall Street. En Eŭropoj ili nomas sin ankaŭ foje 'indignados', hispana por 'indignuloj', referencante al la verkoIndignez-vous' (Indignu) de Stephane Hessel.
Okupu Wall Street | ||
---|---|---|
socia movado protesto big business (en) occupation (en) | ||
Geografia situo | 40° 42′ 33″ N, 74° 0′ 40″ U (mapo)40.709166666667-74.011111111111 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Nov-Jorkio | |
| ||
La 17-an de septembro 2011 okazis la unua tago de okupado de Wall Street. Ĉirkaŭ mil personoj ĉeestis.
La 1-an de oktobro la kontraŭantoj provis transiri tra la Broklina Ponto, sed la polico de Novjorko arestis 700 personojn.
Famaj subtenantoj estas inter aliaj la verkisto kaj filmisto Michael Moore, la verkisto Salman Rushdie, Margaret Atwood, la lingvisto kaj pensulo Noam Chomsky kaj Radiohead.
Rimarko : Kvankam George Soros, filo de la esperantisto Teodoro Ŝvarc, en 2009 diris en gazetara opinio-artikolo, ke aĉetado de venenaj financaj havaĵoj, "provizus artefaritan vivsubtenon al bankoj per konsiderinda kosto por la impostpaganto"; li rifuzis la akuzon, ke li estas implikita en tiu protesta movado[2].
Stéphane Hessel, Indignu (PDF)
Jean-Jacques M'U + esperantista tradukskipo (2012), Ni, Indignuloj... okupu la mondon ! Nous, indignés...occupons le monde !, 298 pp, ABC Editions, ISBN : 9782919539154 : multlingva kolekto de esprimoj kaj bazaj tekstoj de popularaj asembleoj de la eŭropa indignula movado tradukitaj en la francan kaj Esperanton[3], pridemandante tra la lingvo Esperanto la karakteron senliman de la komunikado de la "Indignuloj"[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.