From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio Oak Ridge (angle Oak Ridge Observatory), ankaŭ konata sub la nomo de George R. Agassiz Station estas astronoma observatorio de Usono, dependanta de la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics, fako de la Smithsonian Astrophysical Observatory (SAO).
Observatorio Oak Ridge | |||||
---|---|---|---|---|---|
steloobservatorio | |||||
Geografia situo | 42° 30′ 18″ N, 71° 33′ 30″ U (mapo)42.505-71.5583 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Masaĉusetso | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi estis establita en 1933 en Harvard (Masaĉuseco)[1] (42 Pinacle Road, 42.50500 °N, 71.55833 °U (mapo)). Ĝia MPC kodo estas 801[2].
Dum ĝia 40 unuaj jaroj, ĝi utilis ĉefe por la serĉo de la asteroidoj. Ekde la 1980-aj jaroj, oni tie uzis aparatojn celantajn mezuri la lumon de steloj dum longaj daŭroj, en la kadro de la seĉo de ekstersunsistemaj planedoj. Pluraj el tiaj planedoj estis malkovritaj en Oak Ridge.
Ĝis kiam granda parto de ĝiaj aktivecoj ĉesis en 2005, ĝi loĝigis plej grandan teleskopon oriente de Teksaso, kun spegulo de 61 coloj (155 cm) de diametro. Estis ankaŭ direktebla radioteleskopo uzita en la "Projekto BETA", serĉo de ekstertera inteligento, kaj teleskopo Cassegrain de 16 coloj (41 cm), nun in la Publika Observatorio de la National Air and Space Museum[3]
La projekto "Optical SETI", de Universitato Harvard daŭras ĉe ĉi-tiu ejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.