Observatorio Farpoint
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio Farpoint estas astronomia observatorio posedata de la Ligo de la Amatoraj Astronomoj de Nord-Orienta Kansaso (angle Northeast Kansas Amateur Astronomers' League : NEKAAL)
Observatorio Farpoint | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Farpoint Observatory | |
Lando | Usono |
---|---|
Municipo | Eskridge (Kansaso) |
Koordinatoj | 38° 53′ 24.8″ N 96° 0′ 8.7″ U (mapo) |
Estiĝo | 1997 |
Situo de la observatorio en Usono
| |
Retpaĝo: https://nekaal.org/doku.php?id=farpoint_observatory | |
Ĝi situiĝas sur la tereno de la Mission Valley High School en Eskridge (Kansaso, Usono), proksime de Auburn, 34 km sud-oriente de Topeka. Ĝia IAU-kodo estas 734.[1] Tie laboras la teamo de la Farpoint Asteroid Search Team (FAST), kiu malkovris pli ol 330 asteroidojn, el kiuj plurajn apud-terajn objektojn.
La NEKAAL ricevis stipendion de 56 000 $ de NASA[2] por sia projekto de sekvo de apud-teraj objektoj, en la celo akiri kaj instali ĉe Farpoint la teleskopon de Pitt de la Universitato de Kansaso.[3] Post renovigo, tiu teleskopo havas aperturo de 68,6 cm, longo de 2,80 m kaj maso de 725 kg.
La asteroido 23989 Farpoint [4] estis nomita en honoro de tiu observatorio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.