Nupce estas monto en la regiono Ĥumbu de Mahalangur Himal, en la nepala Himalajo. Ĝi kuŝas je nur du kilometrojn OkSOk de la monto Ĉomolungmo. Nupce estas tibeta vorto por "okcidenta pinto", ĉar ĝi ja estas la okcidenta segmento de la montareto Lhotse-Nupce.
Mezuraro
La longa orient-okcidenta ĉefa krestaro de Nupce estas kronita de sep pintoj:
Pinto | metroj | futoj | Latitudo (N) | Longitudo (Or) |
---|---|---|---|---|
Nupce I | 7,861 | 25,791 | 27°57′59″ | 86°53′24″ |
Nupce II | 7,827 | 25,679 | 27°57′52″ | 86°53′34″ |
Nupce Ŝar I | 7,804 | 25,604 | 27°57′41″ | 86°53′47″ |
Nupce Nup I | 7,784 | 25,538 | 27°58′05″ | 86°53′08″ |
Nupce Ŝar II | 7,776 | 25,512 | 27°57′39″ | 86°53′55″ |
Nupce Nup II | 7,742 | 25,400 | 27°58′06″ | 86°52′54″ |
Nupce Ŝar III | 7,695 | 25,246 | 27°57′30″ | 86°54′42″ |
Historio
La ĉefa pinto, Nupce I, estis unuafoje grimpita en la 16a de majo 1961 fare de Dennis Davis kaj la ŝerpa Taŝi kaj la venontan tagon de Chris Bonington, Les Brown, James Swallow kaj Pemba Ŝerpa, membroj de brita ekspedicio.[1][2]
Vidoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.