From Wikipedia, the free encyclopedia
Numa Pompilio (Numa Pompilius, 753-674 a.K.) estis la dua reĝo de Romo (716-674 a.K.), sukcedanto de Romulo. Li edziĝis al Tacia, filino de la reĝo de sabenoj Tito Tacio, pro kio li estis bobofrato de Romulo. Oni scias malmulton pri tiu reĝo. Granda parto de la informoj disponeblaj venis tra biografio verkita de la greka verkisto Plutarko (ĉirkaŭ 46-125).
Numa Pompilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Numa Pompilius | |||||
Naskiĝo | 716 a.K. en Cures | ||||
Morto | 674 a.K. en nekonata valoro | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Etno | Sabenoj vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Pompo (en) vd | ||||
Patrino | nekonata valoro vd | ||||
Edz(in)o | Tatia (en) Lucretia (en) Egerio vd | ||||
Amkunulo | Egerio vd | ||||
Infanoj | Pompilia (en) ( Tatia (en) ) Pomponius (en) ( Tatia (en) ) Pinus (en) ( Tatia (en) ) Calpus (en) ( Tatia (en) ) Mamercus (en) ( Tatia (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Romia politikisto Romia pastro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li havigis leĝojn kaj promociis la rajtojn kaj pactraktatojn inter Romo kaj la cetero de la urboj. Li estis ankaŭ la kreinto de la ĉefaj religiaj institucioj,[1] kaj oni diris, ke li konstruigis la templon de Jano, ĉe la monto Argileto. Li ankaŭ reformis la kalendaron dividante ĝin en dek du lunaj monatoj, aldonante la monatojn januaro kaj februaro al la dek monatoj de la kalendaro de Romulo. La monato januaro iĝis la unua de la jaro kaj, plej verŝajne, februaro estis metita en la lasta loko, kiun li retenis eble ĝis la 4-a jarcento a.K. kiam li iĝis la dua monato de la jaro.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.