Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nucela embrio (notata + Nu) estas formo de sema reproduktado okazanta en iuj plantospecioj, inkluzive de multaj citrusaj specoj. Nucela embriiĝo estas speco de apomikso kiam fine formiĝas nucelaj embrioj el la nucelaj histoj de la ovolo, sendepende de mejozo kaj seksa reproduktado.[1] Dum la disvolviĝo de semoj en plantoj kiuj posedas ĉi tiun genetikan trajton, la nucela histo, kiu ĉirkaŭas la megagametofito, povas produkti nucelajn ĉelojn, ankaŭ nomatajn komencajn ĉelojn. Ĉi tiuj aldonaj embrioj (poliembriiĝo) estas genetike identaj al la patrina planto,(t.e. al tiu kiu donis la semon) do ili estas klonoj. Kontraŭe, zigotaj plantidoj estas sekse produktitaj kaj heredas genetikan materialon de ambaŭ gepatroj. Plej multaj angiospermoj reproduktiĝas sekse per duobla fekundigo. Malsama ol nucela embrio, duobla fekundigo okazas per la singamio de spermo kaj ovoĉelo produktante triploidan endospermon kaj diploidan zigotan embrion. En nucela embrieco, embrioj estas formataj sensekse el la nucela histo. Zigotaj kaj nucelaj embrioj povas aperi en la sama semo kaj zigota embrio povas dividiĝi por produkti multaj embriojn.[2]
Nucelaj embrioj ankaŭ estis trovitaj en plurembriaj mangaj specoj, en kiuj ĝenerale unu el la embrioj estas zigota kaj la resto estas nucelaj.[3] Tamen malmultas esplorojn pri mangarboj spertantaj nucelan embrian disvolviĝon same kiel okazas en citrusaj specioj.
Nucela embrio povas okazi ene de fekundigitaj kaj nefekundigitaj ovoloj. Krome, anstataŭ uzi la endospermon kiel nutran histon, ĝi uzos la ĉirkaŭan nucelan histon por nutrado. [3]Ekzemple, en la oranĝujo ‘Valencia’ okazas nucela embrio en fekundigitaj kaj nefekundigitaj kondiĉoj. Sed oni eltrovis ke disvolviĝo de nucela embrio, en fekundigitaj aŭ nefekundigitaj kondiĉoj, povas okazi en malsamaj lokoj.[4]
Grava elemento je la disvolviĝo de nucela embrio estas ĝia ŝanĝiĝanta dikeco de la ĉela membrano. Inter la komenca ĉela stadio de nucela embrio kaj ĝia dividiĝa kaj disvolva stadio, la ĉelmembrano dikiĝas.[5]Ĉi tio plej probable okazas pro kala deponado kiu reduktas la permeableco de ĉeloj kaj normale troviĝas en la komencaj ĉeloj, en kiuj baldaŭ okazos embriodisvolviĝo.[6] La komencaj ĉeloj pligrandiĝas, rondiĝas kaj dividiĝas. Dum ĉi tiu etapo, la ĉelaj membranoj de la komenca ĉelo maldikiĝas, lasante spacon al la nuklea distingiĝo.
Multaj semplantoj, inkluzive tiuj de citrusfruktoj, estas memakordigebla, signifante ke ili povas fekundigi sin. Memakordigeblo produktas semhavan frukton, kiu povas esti konsiderata kiel nedezirinda por la citrusekspluatado.
Sensemaj fruktoj fariĝis popularaj, ĉar ili estas serĉataj en la citrusekspluatado. Por esti sen semo, citruso devas havi mem-neagordigeblecon, alia ĝenerala trajto ene de citrusfruktoj kaj multaj semplantoj. Ne memfekundiĝemo estas la fenomeno, kiam hermafroditaj plantoj ne kapablas produkti fekunditajn embriojn eĉ post mempolenigado.[7] Memfekundiĝemo estas reguligita de la S-lokusoj (S-loci) se poleno fariĝas malakordiga tiam ĝi estas determinita de sia haploida S-gentipo, aŭ se ĝia sporofito fariĝas malakordiga tiam ĝi estas determinita de ĝia diploida S-genotipo. Ĉi tio ankaŭ nomiĝas kaj asociiĝas kun partenokarpio la produktado de fruktoj sen fekundigo. Plantoj ne memfekundiĝemaj povas sperti partenokarpion por doni sensemajn fruktojn. Specife pri citrusoj, ankaŭ ekzistas aliaj ebloj disvolvitaj por malpliigi semiĝon : giberelata acido pligrandigas ovolan aborton.[8] kaj kuprosulfato povas okazigi seman redukton en frukto.[9] Ekzemplo estas la mandarinujo 'Afourer' kiu enhavas haploidan ne memfekundiĝeman sistemon kaj partenokarpion. En kondiĉoj, kiam krucpolenigado ne ĉeestas, la mandarinujo 'Afourer' produktas sensemajn fruktojn per partenokarpio. Kiam krucpolenigado ĉeestas kaj giberelata acido estas aplikata ĝi produktas malpli semajn fruktojn.
Nucela embriiĝo gravas al la citrusekspluatado, ĉar ĝi favoras la produktadon de senŝanĝaj (uniformaj) greftobazoj, kio donas postajn rezultojn kaj en fruktoproduktado kaj en malsanrezistemo de la planto. Tamen ĉi tiu trajto povas malhelpi progreson en krucbredado; plej multaj komercaj specioj produktas ĉefe nucelajn plantidojn t.e.nucelaj klonoj kiuj ne havas iajn ajn heredaĵon el la trajtoj de la "patraj" plantoj,(tiu polendoninta) nur tiaj el la patrina planto (la ovolodoninta) .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.