Nubianoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nubianoj

Nubianoj (en araba: نوبي, nūbī), estas grupo kaj etna kaj lingva de afrikanoj indiĝenaj de teritorioj nun de la aktuala Sudano kaj de la sudo de Egipto, kiuj originiĝis el la unuaj loĝantoj de la centra zono de la Valo de Nilo. Tiu areo estas konsiderata unu de la unuaj luliloj de la civilizacio.[1] Ili parolas nubiajn lingvojn, parto de la Nilo-sahara lingvaro.

Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Nubianoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Fermi
Thumb
Portreto el marmoro de nubiano ĉ. 120–100 a.K.
Thumb
Nuntempaj nubianoj en Sudano.

Kiel militistoj, la antikvaj nubianoj estis faman pro sia kapablo kaj precizeco per pafarko kaj sago.[2]

En la Mezepoko la nubianoj konvertiĝis al la kristanismo kaj establis tri regnojn: Nobatia norde, Makurio centre kaj Alodia sude.

Nuntempe, la afrikanoj de nubia deveno loĝas ĉefe en la sudo de Egipto, speciale en la zono de Luksoro kaj Asuano, kaj en la nordo de Sudano, ĉefe en la regiono inter la urbo Ŭadi Halfa, ĉe la landlimo egipta-sudana, kaj ĉe al Dabbah. Krome, kelkaj grupoj konataj kiel la montetaj nubianoj loĝas en la nordo de la montoj Nuba en Suda Kurdufano, Sudano.[3]​ La ĉefaj grupoj de nubianoj de nordo suden estas Kenzi, Faadiĉa (Halfaŭi), Sukkot, Gaalenoj, Ŝaigija, Mahas kaj Danagla.[4]

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.