vilaĝo en Serbio From Wikipedia, the free encyclopedia
Novi Itebej, serbe Нови Итебеј, hungare Magyarittabé [madjaritabE] aŭ Alsóittabé (=Suba-Ittabé) estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte.
Novi Itebej situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Bega kaj Kanalo Bega, proksime de la rumana landlimo. Srpski Itebej troviĝas nur 100 metrojn, Zrenjanin 37 km-ojn.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1219 laŭ tiama hungara ortografio "Withubu". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Hungaroj rehomigis ĝin ekde 1786. Pro ĥolero vilaĝanoj mortis en 1831 kaj en 1849. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Párdány, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Novi Itebej 1315 homoj, (1077 hungaroj (82 %), 103 serboj, 54 ciganoj, 16 jugoslavianoj, 4 kroatoj, 3 germanoj kaj aliaj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.