Notitia Arnonis
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Notitia Arnonis (intertempe ankaŭ Indiculus Arnonis aŭ Congestum Arnonis) estas registro de donacoj de la dukoj de Bavarujo kaj de aliaj nobeloj al la Episkopujo Salcburgo ekde la 8-a jarcento. La listo datumas el la periodo de ĉ. 790 farite por la salcburga episkopo Arno.
La tuto estiĝis do mallonge post la potenctransiro (en Bavarujo) disde la Agilulfidoj al la Karolidoj de la Franka imperio en 788. Oni devis sekurigi la antaŭajn posedaĵojn; kelkaj nobeloj jam estis komencintaj ŝteli ekleziajn posedaĵojn. Oni pliproksimiĝis endokumente je la frankiaj kutimoj evitante tipajn bavaraĵojn. Atestantoj ekz., kiuj ĉe la Agilulfidoj ankoraŭ detale diferenciĝis origine, komune nomiĝis bavaraj liberuloj.
Komisiiĝis pri la registrofaro certa Benedikto, kiu bedaŭrinde nur notis la senperajn dukajn donacojn (ekz. konsentitaj donacoj).[1]
La registra titolo estas Anno 788 congestum (= kolektite en la jaro 788-a).[2] Eldonite pli frue ankaŭ sub la titolo Indiculus Arnonis[3] la verko atestas multajn topografiaĵojn, preĝejojn, setlejojn en Suda Germanujo kaj Aŭstrujo, ofte la unuan fojon. Krom puraj pribienaj informoj troviĝas ankaŭ historiaj detaloj pri bavaraj dukoj kaj salcburgaj episkopoj.
Karolo la Granda konfirmis la ekleziajn posedaĵojn en la 790-a jaro jesante entute la mapojn en formo de notitia. La episkopo ricevis en decembro 790 propran dokumenton kaj ŝajnigis ke por konfirmkialoj pluse pridemanditis multaj verdiremaj kaj respektindaj maljunuloj el nobla origino. Iliaj 52 nomoj, klerikoj kaj laikuloj, konkrete nomitis. La historiisto Herwig Wolfram povis klarigi ke tia pridemando esplora neniam okazis. Laŭ volo de Karolo la Granda lia papa moŝto Leono la 3-a plialtrangigis en 798 Arno je ĉefepiskopo kaj metropolito de la salcburga eklezia provinco. Poste Arno farigis ankoraŭ la t.n. Breves Notitiae. La verko Notitia Arnonis postvivis nur en kopio de post 1150.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.