From Wikipedia, the free encyclopedia
La Norda Regiono (aŭ Nordlando), en angla origine kaj oficiale Northland Region, en maoria Te Tai-tokerau, ankaŭ Te Hiku-o-te-Ika, 'Fiŝovosto (de Maui)', estas unu el la 16 regionoj de Novzelando, kaj, kiel la nomo sugestas, la plej norda el la administraj regionoj de Novzelando. La ĉefa centro estas la urbo Whangarei.
Nordia Regiono | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Nov-Zelando [+] | |||
Lando | Novzelando | ||
Ĉefurbo | Whangārei | ||
- koordinatoj | 36° S, 174° O (mapo)-35.58173.97 | ||
Akvokolektejo | 13 789 km² (1 378 900 ha) [+] | ||
Areo | 13 789 km² (1 378 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 179 100 [+] (30-a de junio 2018) | ||
Denseco | 12,99 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+12:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | NZ-NTL | ||
Nordia Regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Northland Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Nordlando situantas ĉe kion la novzelandanoj nomas Far North (fora nordo), aŭ, pro ties milda klimato, The Winterless North (senvintra nordo). Ĝi okupas 80% el 285 km-longa Nordaŭklanda Duoninsulo, kies la plej suda parto estas en la Aŭklanda Regiono.[1]
Etende el mallarĝiĝo de la duoninsulo ĉe la urbo Wellsford, Nordio etendas norde al la pinto de la Nordaŭklanda Duoninsulo, kovrante areon de 13,940 km², iom pli ol 5 % el la totala areo de la lando. Ĝi limas okcidente kun la Tasmana Maro, kaj oriente kun la Pacifika Oceano. La tero estas ĉefe ŝtoneca monteta kamparo. Farmado kaj forstado okupas ĉirkaŭ duonon el la lando, kaj estas du el la ĉefaj enspezofontoj de la regiono.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.