From Wikipedia, the free encyclopedia
La nordfrisaj insuloj (germane Nordfriesische Inseln, dane Nordfrisiske Øer, nordfrise Nuurdfresk eilunen, frise Noardfryske eilannen) situas ĉe la okcidenta marbordo de la plej norda parto de Germanio (Ŝlesvig-Holstinio), tutproksime al la transiro al la kontinenta parto de Danio (Jutlando). Ĉiuj germanaj insuloj de la aro apartenas al la distrikto Norda Frislando en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio; ili ĉirkaŭiĝas pere de la Nacia Parko Vadmaro, sed mem ne estas parto de la protekta areo.
Nordfrisaj insuloj | ||
---|---|---|
grupo de insuloj [+] | ||
Akvejo | Norda maro, Vadmaro | |
Koordinatoj | 54° 39′ 40″ N, 8° 26′ 35″ O (mapo)54.661128.44299 | |
Nordfrisaj insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: North Frisian Islands [+] | ||
Parte ankaŭ la insuloj de la dana vadmaro kalkuliĝas inter la nordfrisaj insuloj. Ili situas okcidente de la marbordo de Jutlando kaj apartenas al la regiono Suda Danio. Tamen historie nur sur la germaniaj el inter tiuj insuloj setlis frisoj: la pli ampleksa difino de la insularo do ne estas kultura, sed nur priskribe geografia.
Krom pli grandaj insuloj ekzistas tiel nomataj haligoj - etaj sendigaj insuloj kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.
En pli vasta senco al la nordfrisaj insuloj apartenas (de nordo al sudo):
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.