Nikolai Dmitrjeviĉ KONDRATJEV (ruse Николай Дмитриевич Кондратьев; 1892-1938) estis rusa ekonomikisto. Lia fama estas ligita al la fakto ke li formulis la teorion de la longa ekonomia ciklo, kies daŭro fluktuas inter 48 kaj 60 jaroj. Li devenis el familio de kamparanoj, en la provinco Kostroma, nordokcidente de Moskvo.
Nikolai Kondratjev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1892 en Galuevskaya, Kineshemsky Uyezd, Rusia Imperio |
Morto | 17-an de septembro 1938 (46-jaraĝa) en Kommunarka shooting ground |
Mortokialo | Mortopafo |
Tombo | Kommunarka shooting ground (en) |
Lingvoj | angla • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Respubliko Rusio Sovetunio |
Alma mater | gymnase de Kostroma (fr) Faculty of Law, Saint Petersburg State University (en) (–1914) |
Familio | |
Edz(in)o | |
Infano | Elena Kondratieva (en) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
Biografio
Li studis en la Sankt-Peterburga Universitato, sub direktorado de Miĥail Tugan-Baranovskij. Li specialiĝis en statistiko kaj en agrikultura ekonomio. Li estis membro de la Social-Revolucia Partio. En 1917 estis dum kelkaj semajnoj vicsekretario pri nutrado de la Portempa Registaro de Rusio de Kerenskij.
Kvankam li malkonsentis disde la bolŝevikoj, en 1920 prilaboris la teorion sur kiu baziĝis la adoptado de la NEP, partoprenis en la prilaborado de la unua Kvinjara Plano de Sovetunio, laboris en la Agrikultura Akiademio Petro la Granda kaj fondis, en Moskvo, la Instituton de Esplorado pri Konjunkturo, kiu dediĉis sin al kolektado de informoj pri la ekonomiaj fluktuoj. Partoprenis en la debatoj pri la diferencialoj de prezoj inter la agrikulturo kaj la industrio kaj la problemoj de la "prezobranĉoj" inter ambaŭ sektoroj.
En 1922 oni publikigis en Sovetunio kolektivan analizon pri la ekonomia situacio post la Unua Mondmilito, en kiu oni inkludis studojn de Kondratjev pri la longdaŭraj cikloj (Kondratjeva Ondo). En 1923 polemikis prie en Kelkaj polemikaj konsideroj pri la tutmonda ekonomio kaj ties krizoj.
En 1924 li eksponis la gravon de la longdaŭraj ekonomiaj cikloj en ekonomiko en la verko Pri la nocioj stata, dinamika kaj ekonomiaj fluktuoj kiu estis publikigita ankaŭ en angla en la Quarterly Journal Economics, 1925. Samjare, en la teoria gazeto de la Instituto, nome Voprosoj Konjunkturoj (Вопросы конъюнктуры), li prezentis kelkajn rezultojn de sia statistika esplorado, nome La longdaŭraj ekonomiaj cikloj, publikigita ankaŭ en angla en Review of Economics Statistics, en novembro 1935 kaj tradukebla kiel La grandaj cikloj de la ekonomia vivo.
Kiam li opoziciis al la devigaj kolektivigoj ordonitaj de Stalin, en la printempo de 1930. li estis arestita pro akuzo estis estro de neekzistanta "Partio de Kamparanaj Laboristoj" kaj ekzilita al Suzdal. Tie restis en prizono de la Monaĥejo de la Savinto kaj Sankta Eŭtimio, kie li plue laboris en sia esplorado por Ĉefaj problemoj de la stata kaj dinamika ekonomio. Finfine, spite la fakton ke li iĝis tre malsana, en 1938 estis kondamnita morte kaj mortpafita en la pafejo Kommunarka en la Moskva provinco.
Joseph Schumpeter (1939) disvastigis en Okcidento la teorion de la longdaŭra ciklo de Kondratjev, kiam li faris ĝin parto de sia "tri-cikla modelo".
Bibliografio
- Garvy, George 1943: "Kondratieff Theory of the Long Cycles"; The Review of Economic Statistics XXV (4): 203-220.
- Kondrátiev, Nikolái D. 1935: "Los grandes ciclos de la vida económica"; Ensayos sobre el Ciclo Económico:35-56; Gottfried Haberler compilador. Fondo de Cultura Económica, México, 2a eld. 1956.
- 1995: Los Ciclos Económicos Largos. General Data Publications, Cheshunt (UK).- ISBN 0-9524571-0-5
- Mandel, Ernest (1979) "Las ondas largas en la historia del capitalismo"; El capitalismo tardío: 106-144. México: Editorial Era, 1986.
- Schumpeter Joseph A. 1939: Ciclos Económicos: 113-459. Prensas Universitarias de Zaragoza, 2002.- ISBN 84-7733-602-4
- 1935: "Análisis del Cambio Económico"; Ensayos sobre el Ciclo Económico: 17-35.
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.