Nereido (luno)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nereido estas la tria natura satelito de la planedo Neptuno laŭ grando. Ĝi estis malkovrita la 1-an de majo 1949 de la astronomo Gerard Peter Kuiper, kaj estis tiel nomita honore al la Nereidoj, nimfoj de la maro laŭ la helena mitologio.
Nereido | |
Natura satelito de Neptuno (II) | |
astronomia simbolo | |
natura satelito de Neptuno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Neptuno II[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Nereidinoj vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Gerard Peter Kuiper[1] |
Dato de malkovro | 1-a de majo 1949[1] |
Loko de malkovro | Fort Davis[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5,513,787 km (0.03685 AU) 1 372 000 km (0,00917 AU) 9 655 000 km (0,06454 AU) |
Discentreco | 0,7507 (epoko: 2000) 0,7469 (epoko: 2008) |
Klinangulo | 32,55° (rilate al la ekvatoro de Neptuno) |
Periodo | 360,1362 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 340 ± 50 km (averaĝe) |
Maso - Denso |
~3,1 × 1019 kg ~1,5 × 103 kg/m3 |
Rotacia periodo | 0,48 tagoj (11h 31min) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~50 K (supozeble) |
Albedo Geometria albedo |
0,155 0,155 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 18,7[2] |
Pro la granda distanco inter Nereido kaj la itinero de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la ununura sondilo kiu esploris la sistemon de Neptuno (dum 1989), ne disponeblas altkvalitaj fotoj de la luno; la bildoj duonvidebligas ties neregulan formon, sed ne eblas rekoni ajnan geologiaĵon sur ties surfaco.
La nereida orbito estas unu el la plej discentraj en la konata sunsistemo; tial supozeblas, ke la luno estas asteroido aŭ kuiperbeltobjekto kaptita de la neptuna gravito, aŭ ke ĝian orbiton forte influis la kapton de Tritono fare de Neptuno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.