irana homrajta aktivulino From Wikipedia, the free encyclopedia
Narges MOHAMMADI (perse نرگس صفیه محمدی; n. la 21-an de aprilo 1972 en Zanĝano, Irano) estas irana aktivulino pri homaj rajtoj, vicprezidanto de la Centro de Defendantoj de la Homaj Rajtoj (angle Defenders of Human Rights Center, akronime DHRC), gvidata de la Nobel-premiito pri paco Shirin Ebadi[1][2]. Poste Narges Mohammadi mem estis vicdirektoro de tiu centro. En 2016, ŝi estis kondamnita al 16-jara malliberigo pro politikaj krimoj. En 2023 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco .
Narges Mohammadi | |
---|---|
Nobel-premiito | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1972 (52-jaraĝa) en Zanĝan, Imperia Ŝtato Irano |
Lingvoj | persa • azerbajĝana |
Ŝtataneco | Irano (1979–) Imperia Ŝtato Irano (1972–1979) |
Alma mater | Internacia Universitato Imamo Ĥomejni |
Familio | |
Edz(in)o | Taghi Rahmani (1999–) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo ĵurnalisto |
En 1999, ŝi geedziĝis kun sia por-reformisma kolego Taghi Rahmani, kiu iom poste estis arestita por la unua fojo. Taghi Rahmani translokiĝis al Francio en 2012, post kiam li estis enkarcerigita entute dum dek kvar jarojn, sed Mohammadi restis en Irano por daŭrigi la homrajtan laboron. En 2023, ŝi ricevas la Nobel-premion pri paco.[3] kaj la Premion Unesko/Guillermo Cano de Monda Gazetarlibereco.
Amnestio Internacia deklaris ŝin liberulo de konscienco kaj postulis ŝia tuja liberigo[4]. Raportistoj Sen Limoj kaj grupo de internaciaj leĝdonantoj postulis ŝian liberigon.
En septembro 2023, ŝi apogis Mehdi Yarrahi post sia aresto por la protestkanto Roosarito. Post la morto de Mahsa Amini en septembro 2022, verŝajne pro perforto de la irana religia moralpolico, ŝi esprimis sian subtenon el sia karcero al la amasaj protestoj kontraŭ la irana registaro kaj organizis solidarecajn agojn en la malliberejo, kio rezultigis eĉ pli severan punon por ŝi[5].
En oktobro 2023, ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco "pro ŝia batalo kontraŭ la subpremo de virinoj en Irano kaj ŝia batalo por antaŭenigi homajn rajtojn kaj liberecon por ĉiuj" [6]. Ŝi ne povis ĉeesti la ceremonion por ricevado de la premio, ĉar ŝi ankoraŭ restas enkarcerigita, kaj ŝiaj filoj legis la tekston kaŝprenitan el ŝia malliberejo.
Kiam la Nobel-premiito Shirin Ebadi gajnis la Premion pri Homaj Rajtoj Felix Ermacora en 2010, ŝi dediĉis ĝin al Mohammadi: "Ĉi tiu kuraĝa virino meritas ĉi tiun premion pli ol mi," ŝi diris[12].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.