From Wikipedia, the free encyclopedia
Myriam El Khomri, naskiĝinta la 18-an de februaro 1978 en Rabato (Maroko), estas franca politikistino . Membro de la nacia konsilio de la Socialista Partio, ŝi estis elektita en la 18-a arondismento de Parizo kaj sidas en la Konsilio de Parizo. La 26-an de aŭgusto 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri urba politiko en la 2-a registaro de Manuel Valls.
Myriam El Khomri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Myriam El Khomri en septembro 2014. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-a de februaro 1978 en Rabato Maroko | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Maroko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bordozo 4 Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd | ||||
Partio | Socialista Partio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ministro advokato vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | El Khomri law vd | ||||
| |||||
| |||||
Subministro komisiita pri urba politiko, ĉe la ministro pri urbo, junularo kaj sportoj | |||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Vicurbestro de Parizo komisiita pri infanprotektado kaj faka antaŭgardo | |||||
Dum | 16-a de marto 2008 – 5-a de januaro 2011 | ||||
Vicurbestro de Parizo komisiita pri sekureco kaj antaŭgardo | |||||
Dum | 5-a de januaro 2011 – 27-a de aŭgusto 2014[1] | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Myriam El Khomri estas naskiĝinta la 18-an de februaro 1978 en Rabat (Maroko)[2]. Filino de bretona patrino kaj maroka patro, ŝi vivis dum siaj dek unuaj jaroj en Tanger (Maroko), kiu estis laŭ ŝi fabela periodo[3]. Poste, ŝi ekloĝis kun sia familio en Thouars (Deux-Sèvres) poste en Mérignac, apud Bordeaux[4].
Ŝi estas patrino de du filinoj, Jasmine kaj Thelma[5].
En 2001, sekve de la elekto de Bertrand Delanoë kiel urbestro de Parizo, ŝi aliĝis kiel kunlaborantino la urbodomon de la 18-a arondismento de Parizo kie ŝi estis komisiita pri antaŭgardo, sekureco kaj droga dependeco.
Membro de la Socialista Partio ekde 2002[3], ŝi estas membro, ekde la kongreso de Reims en 2008, de la nacia konsilio de la partio.
En marto 2008, ŝi estis elektita en la 18-a arondismento de Parizo, sur la listo de Daniel Vaillant-Bertrand Delanoë. Ŝi estas ekde tiam ano de la Konsilio de Parizo kaj vicurbestro de Parizo, komisiita pri infanprotektado kaj faka antaŭgardo. La 18-an de februaro 2011, ŝi estis nomumita vicurbestro de Parizo komisiita pri antaŭgardo, sekureco kaj tiel anstataŭas Georges Sarre. La 5-an de aprilo 2014 ŝi estis elektita vicurbestro de Parizo komisiita pri sekureco, antaŭgardo, urba politiko kaj integriĝo[2], sed demisiis la 27-an de aŭgusto 2014, post sia nomumo al la registaro[1].
En la kampanjo por la municipaj balotoj de 2014 en Parizo, ŝi estis unu el la proparolantoj de Anne Hidalgo, kiu antaŭvidis ŝin kiel postsekvanto de Daniel Vaillant en la 18-a arondismento de Parizo, la elira urbestro preferis Éric Lejoindre. Ŝi estis reelektita kun la sama ofico kiel vicurbestro[6].
Ŝi estas, ekde la 26-a de aŭgusto 2014, subministro komisiita pri urba politiko en la 2-a registaro de Manuel Valls[7], ĉe Patrick Kanner, ministro pri urbo, junularo kaj sportoj. Ŝi tiam forlasis siajn plenumajn oficojn en la urbodomo de Parizo la 27-an de aŭgusto 2014[1].
Ŝi faris sian unuan publikan aperon en Nantes la 7-an de septembro 2014 okaze de la fondo la la kolektivo « Pas sans nous » (esperante "ne sen ni"), kunordigo de grupoj de popolaj kvartaloj [8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.