Muralto
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Muralto estas komunumo de la Komunumaro Locarno kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2797 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Muralto | |
---|---|
Blazono de Muralto | |
Muralto | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Locarno |
Koordinatoj | 46° 10′ 23″ N 8° 48′ 4″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2797 |
Areo | 0,60 km² |
Alteco | 207 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6600 |
Komunumkodo | 5120 |
Mapo de Muralto |
Muralto situas oriente de la urbo Locarno, kun kiu ĝi komplete kunkreskis, kaj fremduloj perceptas Muralton kiel kvartalo de la urbo Locarno. La sudan limon de la komunumo formas la Majora Lago.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,60 km², de kiuj 1,6% estas kovritaj de arbaro, 3,2% servas por agrikulturo kaj 93,5% por setlado. [2]
La komunumo Muralto limas en nordo al Orselina, en oriento al Minusio, en sudo al la Majora Lago, kaj en okcidento al Lugano.
Tra Muralto pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13. Sur la teritorio de la komunumo situas la stacidomo de la urbo Lugano, kiu estas finhaltejo de la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Locarno kaj de la etspura trama fervojo de Domodossola tra la valo de Centovalli al Lugano. Krome Muralto estas ankaŭ konektita al la loka busreto te Locarno.
La unua dokumenta mencio de Muralto datiĝas el la jaro 1235 jam kiel Muralto. En la 19-a jarcento estis malkovritaj restaĵoj de romia setlejo en Muralto. Dum mezepoko Muralto formis kune kun Orselina najbararon, kiu apartenis al la Paroĥaro kaj poste al la Voktejo Locarno. En la jaro 1881 Murlato disiĝis de Orselina kaj fariĝis memstara komunumo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.