municipo en okcidenta Latvio ekde julio 2021 From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto > municipo Kuldīga (latve Kuldīgas novads) estas distrikto en okcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Kuldīga (latve Kuldīgas rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 3 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Kuldīgas novads, Skrundas novads, Alsungas novads). La centro de la distrikto situas en Kuldīga.
municipo Kuldīga | ||
latve Kuldīgas novads | ||
municipo | ||
Ventas rumba, la plej larĝa akvofalo en Eŭropo | ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Kuronio | |
Ŝoseo | A9 Rigo-Liepāja | |
- Ŝoseo | P120 Talsi-Kuldīga | |
- Ŝoseo | P112 Kuldīga-Liepāja | |
- Ŝoseo | P116 Kuldīga-Embūte | |
Urboj | Kuldīga, Skrunda | |
Riveroj | Venta, Abava, Ciecere, Riežupe | |
Ĉefurbo | Kuldīga | |
Areo | 2 505 km² (250 500 ha) | |
Loĝantaro | 27 736 (2021[1]) | |
Denseco | 11,07 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-050 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Kuldīga Municipality | ||
Retpaĝo: kuldiga.lv | ||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas norde distrikto Ventspils, oriente distrikto Talsi, distrikto Tukums kaj distrikto Saldus, kaj okcidente distrikto Dienvidkurzeme.
La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la 2-a jarmilo a.K. En 9.-12. jarcento kuronoj ŝtato Bandava okupis la plimulton de la teritorio. Batalado kun la krucistoj okazis en unua duono de la 13-a jarcento. La teritorio iĝis parto de Livonio, divided inter Livonian Ordenon kaj Kuronian diocezon.[2] En 1566-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, ekde 1795 ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco. En 1918, la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
La nordokcidenta parto de distrikto situas en la Marborda Malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene), la meza kaj la okcidenta parto apartenas al la monteta Rietumkurzeme altebenaĵo (100–120 m super marnivelo, monteto Vārdupes kalns 140 m), laŭ la Venta antikva valo (0,1-0,3 km larĝa), atingas 15 m profundon proksime de Kuldīga) kaj en la nordoriento la 14–22 km larĝa Venta-Usma valo, en la oriento la altebenaĵo de Orienta Kuronio (latve Austrumkurzemes augstiene), 60–110 m super marnivelo). Arbaroj ĉirkaŭ duono de la teritorio. Mineraloj - gruzo, argilo (Padure, Imanta, Pakalni, Mučukalni), kalkoŝtono (Vilgāle, Turlava), gipso, sablo (Skudras), torfo (Ozolu, Tīrlauku, Umuļu marĉoj).[2] Negrava kvanto da oleo (Adze).[3]
Averaĝa temperaturo: -3 - -4,5 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 600–700 mm jare.
Preskaŭ la tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Venta. Gravaj riveroj:
Grandaj lagoj: Vilgales 2,4 km², Lielais kaj Mazais Nabes 1,4 km².[2]
Distrikto Kuldīga havas 27 736 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 12,6 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[4][5] |
---|---|---|---|---|
1. | Kuldīga | Urbo | - | 10 710 |
2. | Skrunda | Urbo | - | 2028 |
3. | Priedaine | Vilaĝo | Kurmāles | 809 |
4. | Alsunga | Vilaĝo | Alsungas | 684 |
5. | Vārme | Vilaĝo | Vārmes | 465 |
6. | Pelči | Vilaĝo | Pelču | 426 |
7. | Ēdole | Vilaĝo | Ēdoles | 374 |
8. | Mežvalde | Vilaĝo | Rumbas | 352 |
9. | Rudbārži | Vilaĝo | Rudbāržu | 351 |
10. | Kabile | Vilaĝo | Kabiles | 334 |
Kuldīgas pilsēta, Skrundas pilsēta.
Alsungas pagasts, Ēdoles pagasts, Gudenieku pagasts, Īvandes pagasts, Kabiles pagasts, Kurmāles pagasts, Laidu pagasts, Nīkrāces pagasts, Padures pagasts, Pelču pagasts, Raņķu pagasts, Rendas pagasts, Rudbāržu pagasts, Rumbas pagasts, Skrundas pagasts, Snēpeles pagasts, Turlavas pagasts, Vārmes pagasts.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.