Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Morten Thrane Brünnich (naskiĝis la 30-an de septembro 1737, mortis la 19-an de septembro 1827) estis dana zoologo kaj mineralogo.
Morten Thrane Brünnich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Morten Thrane Brünnich | |||||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1737 en Kopenhago | ||||
Morto | 19-an de septembro 1827 (89-jaraĝa) en Kopenhago | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Danio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Andreas Brünniche (en) vd | ||||
Gefratoj | Peter Brünniche (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo lepidopterologio zoologo iĥtiologo universitata instruisto geologo natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio kaj mineralogio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brünnich naskiĝis en Kopenhago, filo de portretpentristo. Li studis lingvojn el Azio kaj teologion, sed tuje li interesiĝis en natura historio. Li kontribuis per siaj observoj pri insektoj al la verko de Erik Pontoppidan Danske Atlas (1763–81). Post ekzorgado de la naturhistoria kolekto de Christian Fleischer li interesiĝis en ornitologio, kaj en 1764 li publikigis Ornithologia Borealis, kiu inkludis detalojn de multaj birdoj el Skandinavio, kelkaj priskribitaj la unuan fojon.
La publikigo de Ornithologia Borealis estis helpata de lia rigardo al la kolekto.[1]
Brünnich korespondis kun multaj eksterlandaj naturalistoj kiaj Linnaeus, Peter Simon Pallas kaj Thomas Pennant. Li publikigis sian Entomologia en 1764. Li poste engaĝiĝis en longa veturado tra Eŭropo, pasante tempon studante fiŝojn de la Mediteranea Maro kaj publikiganta sian Ichthyologia Massiliensis pri tiu temo en 1768.
Reveninte Brünnich iĝis helpoprofesoro pri Natura Historio kaj Ekonomiko ĉe la Kopenhaga Universitato. Tie li starigis naturhistorian muzeon kaj verkis lernolibron por siaj studentoj, nome Zoologiae fundamenta.
La dikbeka urio estas nomata ankaŭ Urio de Brünnich laŭ lia nomo.
Parta listo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.