From Wikipedia, the free encyclopedia
Monzono (Monzón en la hispana lingvo) estas municipo de Hispanio, en la nordocentro de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón mem) apartenanta al la suda parto de la Provinco Ŭesko (regiono Aragono).
Monzono | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 22400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 839 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 115 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 54′ N, 0° 11′ O (mapo)41.90.18333333333334 [+] | ||||
Alto | 273 m [+] | ||||
Areo | 155,022476 km² (1 550 2.2 476 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Monzón [+] | |||||
Ĝi estas la dua plej loĝata urbo de la provinco kaj la sesa en la regiono.
Ĝia granda municipa teritorio estas en la nordocentro de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Almunia de San Juan, norde de tiuj de San Miguel del Cinca, Pueyo de Santa Cruz kaj de Binaced. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.
La loĝloko Monzono (279 msm) estas je 68 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca. Monzono estas ĉe la deklivo de la monteto sur kiu staras impona kastelo arabdevena, kaj en zono inter kelkaj montetoj kiuj havigas spektaklajn panoramojn de la urbo. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Selgua kaj Conchel.
La municipa teritorio estas trapasata per la nacia ŝoseo N-240 kiu komunikas kun Castejón del Puente nordokcidente kaj kun Binéfar sudoriente. Same trairas la teritorion la riveroj Sosa kaj Cinca, nome la alfluanto kun plej da akvenhavo de Ebro. Ĉe la urbo la rivero Sosa enfluas en Cinca.
Ŝajne estis homa konstanta loĝado ĉe Monzono jam ekde la Neolitiko, kiel atestas arkeologiaj restaĵoj de la kuŝejoj de Sosiles Altos kaj Peña Lucas, ĉefe de la Bronzepoko, nome de la popolo ilergetoj, kiuj estis venkitaj en la 3-a jarcento a.n.e., pro kio okazis romiigo de la zono ekde la 2-a jarcento a.n.e. Sur la montetoj de la ermitejo de la Alegría kaj Cellas oni trovis restaĵojn de romiaj loĝejoj,[1] estante la zono ŝlosila punkto por la komunikado de la urboj Caesaraugusta kaj Osca (Ŭesko) kun Italio.[2]
En la epoko de islama dominado Monzono estis disputita inter la klanoj Banu Sabrit de Huesca kaj Banu Qasi de Zaragozo. En la 11-a jarcento ĝi apartenis al Banu Hud kaj estis kaptita de Cido en 1083. Kristanoj klopodis konkeri Monzonon por tranĉi la komunikadon inter la tajfoj de Zaragozo kaj Ilerdo. La infanto Petro konkeris Monzonon en 1089 dum la regado de sia patro Sancho Ramírez de Aragono, kiu kreis la Regnon Monzonon por la infanto, estonta Petro la 1-a, antaŭ esti reĝo de Aragono. En 1126 la islamanoj rekontrolis la urbon du, kvar jaroj, kaj inter 1130 kaj 1136 denove la kristanoj, inter 1136 kaj 1141 denove islamanoj, kiam ili perdis ĝin definitive.[3]
Dum la 12a jarcento regis la urbon inter aliaj la infanto Ramiro de Navaro, Tizón kaj García Ramírez antaŭ lia proklamo keil reĝo de Navaro. En 1143 la Templanoj ricevis inter aliaj la kastelon de Monzono, kie estos ilia ĉefa sidejo en Aragono. En tiu epoko okazis la devigita restado de Jakobo la 1-a dum minoritato. Kiam la papo Klemento la 5-a abolis la Ordenon de la Templanoj, kelkaj sidejoj kiel tiu de Monzono rezistis, kaj nur en 1309 ĝi estis konkerita kaj en 1317 ekapartenis al la Ordeno de Sankta Johano, kiuj poste perdis povon iompostiome.
Monzono estis foje sidejo de parlamentaj kunsidoj de Cortes de la Corona de Aragón, inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj. Kaj la romanika katedralo de Santa María del Romeral kaj la kastelo devena de la 9-a jarcento (Ĉefturo) gastigis kaj reĝojn kaj nobelojn. En 1528 Karolo la 5-a okazigis kunsidon Cortes Generales en Monzono. Tiuokaze li ricevis personan defion de la franca reĝo Francisko la 1-a. La imperiestro akceptis la defion, sed la duelo neniam okazis.
Dum la Milito pro la Insurekcio de Katalunio la kastelo estis konkerita la 19an de Majo 1642 fare de la franc-katalunaj trupoj estritaj de Philippe de La Mothe Houdancourt, kio finigis la sieĝon de la urbo. La 4an de Decembro de la sekva jaro, Monzono estis rekonkerita de la kastiliaj trupoj de Felipe da Silva, post nova sieĝo.
La kastelo de Monzono estis konsiderita strategia enklavo, kaj tiukadre ĝi estis okupita ankaŭ fare de la francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo kaj rekuperita la 15an de Februaro 1814 fare de la hispanaj trupoj de la generalo Copons kun kunlaboro de ruzaĵo fare de la flandr-devena hispano Juan Van Halen, kiu poste iĝis generalleŭtenanto, kiu samsisteme estis atinginta la konkerojn de Ilerdo la 14an kaj de Mequinenza la 12an de Februaro.
Dum la Hispana Enlanda Milito kaj ĉefe pro agado de anarkiistoj de la CNT inter kamparanoj kaj socialistoj de la sukerfabriko oni povis haltigi la klopodojn de la insurekcia puĉo de 18a de julio 1936 kiam oni haltigis agadon da policanoj kiuj estis klopodintaj puĉi ankaŭ en Monzón.[4] Sekve pro la agado de kamparanoj helpitaj de anarkiistoj oni establis sistemon de kolektiveco kadre de la socia revolucio kun ĉefaj centroj en Monzón, Binaced, Albalate, Alcolea ktp., kiu sekurigis la rikoltadon kaj la liveradon. La komarka kolektivaĵo de Monzono reprezenti 64 850 kolektivanojn de 32 loĝlokoj.[4] La kolektiveco zorgis pri publikaj servoj, kiel elektro, komerco, transporto, san- kaj eduk-sistemoj ktp. En Monzono oni instalis liberecanan altlernejon, dum en Binéfar hospitalon.[4] Ĉio finiĝis per la atako de komunistoj en aŭgusto 1937, preskaŭ unu jaron antaŭ la alveno de la armeo de Franco.[5][6]
La industria tradicio de Monzono ekis komence de la 20-a jarcento per la konstruado de sukerfabriko kiu poste estis translokigita al Jerez de la Frontera. Post la Enlanda Milito, oni instalis novajn industriojn kiel Hidro Nitro Española (HNE), Aiscondel, Etino-Química, Polidux, Monsanto-Aiscondel, inter aliaj. Krome estis fabrikoj de dratoj, de najloj kaj de fibrocemento.
Tiu industriigo eblis pro la geografia loko, je nur horo kaj duono de la franca limo kaj de Zaragozo, same kiel pro bonefikaj komunikvojoj, kiel ŝoseoj al Zaragozo kaj Ilerdo, la aŭtovojo Huesca-Lérida A-22, kiu komunikas ankaŭ kun Pamplono same kiel la fervojo kiu komunikas kun Barcelono, Zaragozo kaj Ilerdo por konekti kun rapidtrajnoj AVE. La fervoja stacio Monzón-Río Cinca disponas je regionaj servoj.
La urbo disponas de pli ol deko da lernejoj, du malsanulejoj, kulturdomo, konservatorio, publikaj oficejoj kaj kulturaj asocioj. Krom industrio estas ankaŭ fekunda agrikulturo, brutobredado kaj komerco.
Ĝia futbalteamo Club Atlético de Monzón partoprenis en tria divizio.
Monzono havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.