egipta dio de milito From Wikipedia, the free encyclopedia
Montu, estas suna kaj milita dio en la egipta mitologio konata greklingve kiel Month kaj asociita pro sinkretismo al la helena dio Apolono[1].
Montu | ||||
---|---|---|---|---|
egipta dio • milita dio | ||||
Karakterizaĵoj | ||||
Sekso | vira | |||
En hieroglifoj | ||||
Transskribo | Mnṯ.w | |||
Kulto | ||||
Centro de kulto | Hermontis, Tebo | |||
Familio | ||||
Gepatroj | Amono kaj Mut | |||
Patro | ||||
Patrino | Mut | |||
Edzo/Edzino | Anit | |||
simbolo | suna disko, tranĉilo | |||
En alia projekto | ||||
Kategorio en Vikimedia Komunejo | Montu | |||
Montu estis reprezentita kiel viro kun kapo de falko, kronata kun la sundisko, du plumoj kaj du ureoj. Armita per pafarko kaj hakilo. Kelkfoje kun kapo de bovo, kronata kun la sundisko kaj du plumoj.
Montu estis filo de Amono kaj Mut, frato de Ĥonsu, luna dio. Montu estas antikva diaĵo, konsiderata loka dio de Hermontis, urbo situanta sude de Tebo, iĝante parto de la Teba triopo. Li estis asociita al la falko, pro kio li estis bildigita kun ĝia kapo. Komence temis pri suna dio, sed pli malfrue, dum la epoko de la Meza Imperio de Egiptio, estis konsiderata dio de la milito kaj tiu, kiu donis protekton al la faraono dum la bataloj.
Lia ĉefa kultejo troviĝis en Hermontis, etendiĝante al pluraj urboj: Tebo (Karnak), Medamud, Tod. Ankaŭ li ricevis kultadon en Nubio. Li perdis gravecon favore al Amono dum la 12-a dinastio, revigliĝante la kultado en la Tria Meza Periodo de Egiptio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.